Home of the Underdogs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Home of the Underdogs
Home of the Underdogs
Home of the Underdogs
retejo • video game database
Retadreso http://www.the-underdogs.org
Kategorio Videoluda arkivejo
Lingvo(j) Angla
Posedanto Sarinee Achavanuntakul
Fondiĝo 1998
Stato Malaktiviĝis en 2009
vdr

Home of the Underdogs, esperante Hejmo de la Subuloj (ofte mallongigita HotU) estis retejo kaj videoluda virtuala arkivejo fondita de Sarinee Achavanuntakul en oktobro 1998.

Antaŭ la fermo de sia originala versio en 2009, la retejo entenis recenzojn pri pli ol 5 300 videoludoj. Ĝi cetere proponis liberan elŝutadon de programoj aŭ manlibroj por certaj ludoj, kiuj ne plu estis komercigataj. Tio ebligis ĝin fariĝi altvalora fonto por ludantoj, kiuj perdis siajn originalajn diskojn aŭ dokumentojn.

Plejmultaj ludoj operaciis per MS-DOSMicrosoft Windows, sed la retejo ankaŭ entenis apartan sekcion pri aliaj videoludaj platformoj. Kiam elŝuto estis proponita, la ludoj kutime inkludis imitilojn. La retejo cetere disponigis skanojn de pluraj, ofte kompletaj serioj de ludolibroj. Krom komercaj ludoj, la retejo entenis centojn da senpagaj programoj.