Homnomscienco
Homnomscienco, antroponimio aŭ antropologia nomscienco estas fako de la nomscienco kiu studas la devenon kaj signifon de la propraj nomoj de persono, inklude la familinomojn.
Enkonduko
La homo sentas la neceson identigi kun elemento indika preciza: nome antroponimo aŭ propra nomo. Tiu fakto ŝajnas universa en preskaŭ ĉiu homa kulturo, kvankam estas kelkaj kulturoj kie la membroj de familio ne uzas proprajn nomojn sed nur komunajn nomojn de parenceco kiaj filo / -ino, patro / -ino, ktp.