Konverĝa evoluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Homoplazia)
Tiu ĉi estas Sukulenta planto de la Eŭforbioj kaj sube...
... estas alia Sukulenta planto de la genro de Astrophytum; ambaŭ estas de malproksimaj stirpoj kiuj konverĝe evoluis al sama korpoformo

Konverĝa evoluo priskribas la akiron de samaj biologiaj trajtoj en nerilataj stirpoj aŭ specioj.

Flugilo estas klasika ekzemplo de konverĝa evoluo ĉe agado. Kvankam ties lasta komuna antaŭulo ne havis flugilojn, birdoj kaj vespertoj povis kaj kapablis flugi. La flugiloj estas similaj laŭ konstruo, pro la fizikaj postuloj kiujn la flugilformo bezonas plenumi. Simileco povas esti eksplikita pro komunaj prauloj, dum evoluo povas funkcii nur je kio jam ekzistas - tiel flugiloj estis modifitaj el membroj, kiel pruvas ties osta strukturo.[1]

Simileco povas deveni ankaŭ se precizaj organismoj okupas similan ekologian niĉon - tio estas, distinga vivovojo.[2] Klasikan komparon oni faras inter la marsupia faŭno de Aŭstralio kaj la placentaj mamuloj de la Malnova Mondo. Ambaŭ stirpoj estas kladoj - tio estas, ili kunhavas komunan praulon kiu apartenas al sia propra grupo, kaj estas pli proksime rilataj unu al alia pli ol iu ajn klado - sed tre similaj formoj evoluis en ĉiu izolita populacio.[1] Multaj "korpoplanoj", ekzemple sabrodentaj katoj kaj flugosciuroj,[3] evoluis sendepende en ambaŭ populacioj.

Konverĝo okazas ankaŭ en kultura evoluo.

La trajtoj starigitaj pere de konverĝa evoluo estas nomitaj per la termino analogiaj strukturoj, kontraste kun la homologiaj strukturoj, kiuj havas komunan originon. Vespertaj kaj pterodaktilaj flugiloj estas ekzemploj de analogiaj strukturoj, dum la vesperta flugilo estas homologia al homaj kaj alimamulaj supraj membroj, kunhavinte praulan staton spite servi por diferencaj funkcioj. Simileco pro konverĝa evoluo, sed kun sendependa origino estas nomita Homoplazio. Simileco pro komuna antaŭulo estas nomita Homologio kaj ne estas kaŭzata de konverĝa evoluo.

Malo de Konverĝa evoluo estas diverĝa evoluo, laŭ kio rilataj specioj evoluigas diferencajn trajtojn. Je molekula nivelo, tio povas okazi pro hazarda mutacio nerilata al adaptigaj ŝanĝoj; see longbranĉa allogado.

Konverĝa evoluo estas simila al, sed distingebla el, fenomenoj de evolua ŝanĝaro kaj paralela evoluo. Evolua ŝanĝaro priskribas kiel sendependaj specioj akiras similajn karakterojn pere de sia evoluo en similaj ekosistemoj, je diferencaj epokoj: ekzemple la dorsaj spinoj de la formortintaj fiŝosaŭroj kaj ŝarkoj. Paralela evoluo okazas kiam du sendependaj specioj evoluas kune je la sama tempo en la sama ekospaco kaj atingas similajn karakterojn - ekzemple formortintaj praĉevaloj kaj paleoteroj.

Gravo[redakti | redakti fonton]

La grado je kiu konverĝo influas la produktojn de evoluo estas temo de populara polemiko. En sia libro "Wonderful Life", Steven Jay Gould asertas, ke se la vojo de la vivo estus refunkciigita, vivo povus sekvi tre diferencan vojon.[4] Simon Conway Morris komentas tiun aserton per defendo de la ideo, ke konverĝo estas hegemonia forto en evoluo, kaj ke ĉar la sama mediaj kaj fizikaj kondiĉoj agadas super vivularo, estas akurata korpoplanon al kiu vivo neevitebla evoluas, kun evoluo trafante inteligenton - trajto de primatoj, korakoj kaj delfenoj - je iu grado.[1] Konverĝo estas malfacile kalkulebla, kaj pro tio ne eblas objektive solvi tiun temon.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej fama ekzemplo de konverĝa evoluo estas la kameraa okulo de la cefalopodoj (ekz. kalmaroj) kaj de vertebruloj (ekz. mamuloj). Ties lasta komuna praulo havis ĉiukaze tre simplan lumkaptilon, sed la procezo kondukis al progresa prilaborado de tiu strukturo ĝis la efika kameraa okulo - kun unu subtila diferenco; la cefalopoda okulo estas laŭ la mala direkto, kun sango kaj nervoj enirantaj el malantaŭo de la retino, pli ol la antaŭo kiel ĉe vertebruloj.[1] La simileco de la strukturoj ĉe alaij aferoj, spite la komplika naturo de la organo, bildigas kiel estas kelkaj biologiaj defioj (vido) kiu havis akuratan solvon. Tamen, evolua historio povas agadi kiel malhelpo, kaj plej parto de artropodoj (ekz insektoj) havas diferencan formon de okulo, la komponita okulo. Tio estas ne tiom utila kiom la kameraa okulo ĉe multaj aspektoj, ĉefe pri grando kaj rezolucio.[5] Artropodoj malsukcesis evoluigi kameraan okulon ĉar ne eblas havi ĝin sen malaltigi sian vidkvaliton, kaj evoluo ne havas kapablon antaŭvidi aŭ antaŭenigi planojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Conway Morris, Simon; 2005; Life's solution: inevitable humans in a lonely universe; doi = 10.2277/0521827043; isbn = 0521603250; Cambridge, Britio
  2. Online Biology Glossary. Arkivita el la originalo je 2010-02-01. Alirita 2008-11-27.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-18. Alirita 2008-11-27.
  4. Gould, S.J. (1989). Wonderful Life: The Burgess Shale and the Nature of History. W.W. Norton & Company.
  5. M F Land; R D Fernald (1992). “The Evolution of Eyes”, Annual Review of Neuroscience 15, p. 1–29. doi:10.1146/annurev.ne.15.030192.000245.