Hondura lempiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hondura lempiro
valuto
Ŝtato: Honduro
Subdivido: 100 centavoj
Kodo laŭ ISO 4217: HNL
Mallongigo: L
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 18,92 HNL

1 eŭro = 26,38 HNL (la 30-an de oktobro 2010)

vdr

La hondura lempiro - hispane lempira hondureño estas la nacia valuto de Honduro. Unu lempiro estas dividita je cent centavoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas HNL. La valuta nomo aludas al Lempira, 16-jarcenta kaciko, kiu estris la indiĝenan popolon de lenkoj. Laŭ honduraj legendoj li gvidis la lokan indiĝenan reziston kontraŭ la hispanaj konkeristoj. Kvankam fine li kaj la rezisto malsukcesis, li iĝis la nacia heroo de la lando kaj estas honorigita per portretoj kaj sur la monbileto de 1 lempiroj kaj sur la moneroj de 20 kaj 50 centavoj. Krome ankaŭ distrikto de la lando nomatas Lempira laŭ li.

La nuna valuto estis enkondukita en 1931 kaj anstataŭigis la antaŭan "honduran peson".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Lempira0001.jpg
monbileto de unu lempiro