Hontoria de la Cantera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hontoria de la Cantera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09351
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 168  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 3° 39′ U (mapo)42.188888888889-3.6433333333333Koordinatoj: 42° 11′ N, 3° 39′ U (mapo) [+]
Alto 950 m [+]
Areo 28,834 km² ( 288 3.4 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hontoria de la Cantera (Provinco Burgoso)
Hontoria de la Cantera (Provinco Burgoso)
DEC
Hontoria de la Cantera
Hontoria de la Cantera
Situo de Hontoria de la Cantera
Hontoria de la Cantera (Hispanio)
Hontoria de la Cantera (Hispanio)
DEC
Hontoria de la Cantera
Hontoria de la Cantera
Situo de Hontoria de la Cantera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hontoria de la Cantera [+]
vdr

Hontoria de la Cantera [onTOrja delakanTEra] estas loĝloko kaj municipo en la sudcentro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Hontoria de la Cantera estas etimologie komprenebla kiel Or-fonto de la Ŝtonminejo. Hontoria deriviĝas el latina 'Fons Aurea' (ora fonto).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 28,834 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 153 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 20 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Pisuerga apud Palacios fronte de la vilaĝo Lantadilla kiu apartenas al Palenci.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

La ŝtonminejo kiu nomis la loĝlokon estis ekspluatita jam el malfruromia epoko. Same kiel ĉe tiu de la najbara loko Cubillo del Campo, ankaŭ el tiu de Hontoria de la Cantera oni elfosis ŝtonojn uzitajn en la kastelo de Burgoso, poste detruita de la francoj en la Milito de Hispana Sendependigo, la Domo de la Ŝnurego, la monaĥejo de Sankta Petro de Arlanza, la arko de Sankta Maria kaj finfine la Katedralo de Burgoso.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo kun grava retablo.

En Hontoria oni konservas prizonon elfositan en la ŝtonminejo mem, kiu estis poste uzita kiel municistokejo, abandonita en 1994. Proksime estas ankaŭ kazerno, ankaŭ jam abandonita. Estas ankaŭ la ruinoj de la ermitejo de Sanlices.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]