Horní Vítkov (germaneOber Wittig) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Chrastava en distrikto Liberec. Ĝi troviĝas proksimume 4,5 km norde de Chrastava. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 38 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 123 loĝantoj.
Horní Vítkov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 6,74 km².
Antaŭe Horní Vítkov estis memstara municipo, kie vivis pli ol 1200 loĝantoj grandparte de germana nacieco. Post la dua mondmilito plimulto de la loĝantoj estis devige ellandigita kaj en la municipon alloĝis ĉeĥoj el enlando. Sed multaj novaj alvenintoj nur forloĝigis la domojn kaj transloĝiĝis for. 110 kadukiĝantaj domoj devis iri teren, la municipo post la forŝovo stagnis kaj ĝi estis alligita al la najbara Chrastava. Hodiaŭ ĉi tie vivas proksimume nur dekono de la antaŭmilita nombro de loĝantoj.