Hornillos de Eresma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hornillos de Eresma
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47238
Demografio
Loĝantaro 190  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 22′ N, 4° 43′ U (mapo)41.367222222222-4.7177777777778Koordinatoj: 41° 22′ N, 4° 43′ U (mapo) [+]
Alto 718 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha) [+]
Hornillos de Eresma (Provinco Valadolido)
Hornillos de Eresma (Provinco Valadolido)
DEC
Hornillos de Eresma
Hornillos de Eresma
Situo de Hornillos de Eresma
Hornillos de Eresma (Hispanio)
Hornillos de Eresma (Hispanio)
DEC
Hornillos de Eresma
Hornillos de Eresma
Situo de Hornillos de Eresma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hornillos de Eresma [+]
vdr

Hornillos de Eresma [orNIljos deRESma] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Hornillos de Eresma estas komprenebla etimologie kiel Fornetoj de Eresma, alude al la ĉefa rivero.

Hornillos de Eresma en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.
Preĝejo de Sankta Mikaelo; tiu ĉefanĝelo aperas en la blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 34,90 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 174 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 210 el 1935.

Ĝi distas 39 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Matapozuelos, Alcazarén kaj Olmedo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de pinaroj. Trafluas la rivero Eresma kaj rojo Sangüero.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]