Howard Levy
Aspekto
| Howard Levy | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | La 31-an de julio 1951 (74 jaroj) en Brooklyn, Novjorko, Usono |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | 'Poly Prep Country Day School' en Broklino |
| Okupo | |
| Okupo | Muzikisto, kantverkisto, posedanto de muzikeldonejo |
| Aktivaj jaroj | 1970-nuna |
| TTT | |
| Retejo | http://www.levyland.com/ |
Howard LEVY (Broklino, 31-a de julio 1951) estas plurinstrumenta usona muzikisto. Klavarludanto kaj virtuoza buŝharmonikisto, li estas konsiderita unu el la plej gravaj kaj radikalaj novigantoj de la buŝharmoniko dum la 20-a jarcento.
En 1988, Levy estis unu el la fondmembroj de Béla Fleck and the Flecktones, kun kiu li gajnis la Premion Grammy de 1997 pro Plej Bonkvalita Pop-Instrumenta Kompono per la kanto "The Sinister Minister" kaj en 2012 per "Life in Eleven", apartenanta al la albumo Rocket Science (2011). Li laboris kun muzikistoj kiel ekzemple Rabih Abou-Khalil, Paquito D'Rivera, Donald Fagen kaj Paul Simon.
Muzika kariero
[redakti | redakti fonton]Naskita en Broklino, New York, li ekzameniĝis en la Manhattan School of Music, kie li studis pianon kaj orgenon.

