Hoyos de Miguel Muñoz
Hoyos de Miguel Muñoz | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05132 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 27 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 24′ N, 5° 4′ U (mapo)40.392241666667-5.0671388888889Koordinatoj: 40° 24′ N, 5° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 534 m [+] | ||
Areo | 12 km² (1 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Hoyos de Miguel Muñoz [Oĝos de migelmuNJOZ] estas municipo en la centrosudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Hoyos de Miguel Muñoz estas komprenebla etimologie kiel Kavoj de Miguel Muñoz, alude al iama reloĝanto.

Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 26 loĝantojn. Ĝi perdis 240 loĝantojn el la 1920-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 62 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Navadijos, San Martín del Pimpollar kaj Navarredonda de Gredos. Ĝi estas loĝloko sur altitudo de 1534 msm. Pro kio temas pri la plej alta municipo de la provinco kaj de la regiono, kaj ankaŭ unu el plej altaj de Hispanio.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).