Huaycán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huaycán
loĝloko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 160 000  (2020) [+]
Loĝdenso 5 839 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 12° 1′ S, 76° 50′ U (mapo)-12.013888888889-76.825Koordinatoj: 12° 1′ S, 76° 50′ U (mapo) [+]
Areo 27,4 km² (2 740 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Huaycán (Peruo)
Huaycán (Peruo)
DEC
Huaycán
Huaycán
Situo de Huaycán

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huaycán [+]
vdr
Katedralo Huaycán, parto de la Diocezo de Chosica

Huaycán [ŭajKAN] estas urbo en la Provinco Lima, Peruo, situanta en Distrikto de Ate, ĉirkaŭ 16,5 kilometrojn oriente de Lima.[1][2]

Huaycán ankaŭ estas rimarkinda arkeologia ejo. Ĝi havas pli ol 160 000 loĝantojn.[3]

Lokoj de intereso[redakti | redakti fonton]

  • Monumenta Arkeologia Zono Huaycán de Pariachi,[4][5][6][7] antaŭhispana arkeologia centro, konservas specimenojn kaj riĉaĵojn de la konstrua esprimivo de la antikvaj peruanoj. Ĝia enirejo situas en unu el la kurboj de Avenuo La Inkaoj, kiu limas al kvartalo El Descanso ekde 1972. La 10-an de oktobro 2000 ĝi estis deklarita Kultura Heredaĵo de la Nacio, kio plifortigas la netuŝeblecon de la areoj, ĝia vera nomo estas Huaycán de Pariachi Arkeologia Monumenta Komplekso.
  • Katedralo San Andreo de Huaycán, fondita en la naŭdekaj jaroj, situas en la nuna Civita Centro de Huaycán, ĝi estas la plej alta reprezento de katolikismo en la Orienta Konuso kaj la titulara sidejo de la episkopo de la Diocezo de Chosica.
  • Hospitalo de Huaycán, unue ĝi estis sanloko kreita en septembro 1984, poste la 31-an de julio 2003 per Ministeria Rezolucio n-ro 0868-2003-SA / DM la Sancentro estis altigita al la kategorio de Malalta Komplekseca Hospitalo I.
  • Parque Industrial de Huaycán, fondita en 1998, situas maldekstre de la rivereto venanta de la Centra Aŭtovojo tra Avenuo Andrés Avelino Cáceres, koncentras la produkteman disvolviĝon de kvin grandaj ekonomiaj sektoroj, metal-mekanika, ligno, teksaĵoj, piedvestoj kaj metioj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]