Huberto (nomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la persona nomo. Por la sanktulo bonvolu rigardi Huberto de Lieĝo

Huberto estas germandevena virnomo.

La unua parto de la nomo, origine : hug- (vidu ankaŭ: Hugo), signifas proksimume: pensanta spirito, menso, memoro. Komparu en la nederlanda: geheugen = memoro; heuglijk= gaja (kion oni ŝatas memori).

La dua parto de la nomo, origine: -berht, -brecht, (vidu ankaŭ: Alberto, Roberto) signifas proksimume: brila (en rekta kaj figura senco). Komparu en la angla: bright = brila.

La tuta nomo signifas do: brila per sia menso. La nomo estis latinigita al Hubertus.

Fama nomportanto estis Sankta Huberto de Lieĝo.