Huerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huerto
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22210
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 228  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 0° 10′ U (mapo)41.9325-0.16611111111112Koordinatoj: 41° 56′ N, 0° 10′ U (mapo) [+]
Alto 370 m [+]
Areo 86,717547 km² ( 867 1.7 547 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Huerto (Provinco Ŭesko)
Huerto (Provinco Ŭesko)
DEC
Huerto
Huerto
Situo de Huerto
Huerto (Hispanio)
Huerto (Hispanio)
DEC
Huerto
Huerto
Situo de Huerto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huerto, Huesca [+]
vdr

Huerto [ŬERto] estas municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). La loknomo Huerto estas komprenebla kiel Fruktoĝardeno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko Monegros, norde de la teritorio de Sariñena kaj oriente de Alberuela de Tubo; kaj norde de la depresio de Ebro sur la desktra bordo de la rivero Guatizalema.

La loĝloko Huerto (370 msm) estas je 32 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata laŭ la ŝoseo A-131 kun Sariñena sude kaj kun Sesa nordokcidente. La municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Usón kaj Venta de Ballerías. La urba kerno estas ĉe rimarkinda monteto sabloŝtona kiu estis fortikita es islama epoko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sesa estis romia loĝloko Sesars. Estas multaj loknomoj kaj serio de disaj setlejoj en la zono de Sesa rilataj kun la iama Sesars, inter kiuj eble tiu de nuna Huerto.

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn, kiel tiu de la rivero Guatizalema. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj. En Huerto mem araboj havis kastelon de la defendolinio de Zaragozo el la 12-a jarcento. La islama loĝantaro de Huerto loĝis en la roka altaĵo sur kiu estas la kastelo de Huerto.

La areo estis konkerita de kristanoj en 1097 fare de la reĝo de Aragono kaj Pamplono, Petro la 1-a de Aragono.[1]

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito. Laŭ atesto de militkomisaro de la respublika armeo Francesc Roca Matamoros, bombardado en Huerto fare de la frankisma tendaro uzante germanajn aviadilojn la 15a de novembro 1937 okazigis panikon en Huerto. Trejnitaj soldatoj vidinte la trimotorajn aviadilojn tuj rifuĝiĝis, dum civiluloj restis surstrate dum ekfalis 81 bomboj kiuj rezultis en la morto de ses virinoj kaj kvin infanoj, dum nur unu soldato iĝis malgrave vundita.​ Sama atestanto Francesc Roca Matamoros, en sia teksto "Memorias escritas por el comisario de Guerra de Companyia Francesc Roca Matamoros durante su exilio en México", rekonis reprezalian mortpafadon de dekstrulaj prizonuloj fare de la respublikanoj ordonitaj de la diviziestro.[2]

Post la fino de la milito, okazis frankisma subpremado en la tuta provinco, dum ĉefe falangistoj (FET y de las JONS) okupiĝis pri la afero.[3]​ En Huerto precize, lokano denoncis al la polico Mariano Viñuales Tierz, historia loka komunistestro, kaj iama militisto respublikisma kaj por la Francaj Trupoj kontraŭ la Nazia Germanio. Viñuales estis reveninta en 1944 al Huerto kun aliaj gerilanoj el Francio por batali kontraŭ frankismo. Viñuales estis militprocesita kaj kondamnita je 12 jaroj kaj unu tagoj en prizono, kion li plenumis en malliberejoj de Zaragozo kaj Valencio.[4][5]

Ekde la 1950-aj jaroj la disvastigo de irigacio ebligis plibonigon de agrikulturo kaj brutobredado.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Huerto: oni malaltiĝis el 770 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 230 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefa vidindaĵo estas la preĝejo, plus naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]