Premio Hugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hugo Award)

La Premio Hugo (angle "Hugo Award") doniĝas ĉiujare por la plej bonaj sciencfikciajfantastaj verkoj, kies unua anglalingva eldonado okazis dum la antaŭa jaro, kaj por rilataj fakoj kiel la plej bona sciencfikcia artaĵo, la plej bona filmo, kaj la plej bona rilata libro. La kategorioj ŝanĝiĝas tra tempo, kiel la sciencfickia fako kreskas kaj ŝanĝiĝas. La gajnantojn elektas sciencfickiaj fervoruloj, kaj la premioj doniĝas ĉe la ĉiujara Monda Sciencfikcia Kunveno.

La premio estas nomata pro Hugo Gernsback, la fondanto de la pioniranta sciencfikcia revuo Amazing Stories ("Mirigaj Rakontoj").

La unua Monda Sciencfikcia Kunveno (Worldcon) okazis ĉe Novjorko, Usono, en 1939. Kvankam "plej bonaj" elektiĝis ĉe ĉiu kunvenoj, ne estis premioj ĝis la 11-a Worldcon (Filadelfio, Usono, 1953) kaj tiu okazo estis, tiutempe, intencata kiel unufoja. Tamen por la 13-a kongreso (Klevlando, Usono, 1955) oni decidis konstantigi la materiajn premiojn.

Simila premio estas la Premio Nebulozo. Kontraste al la Premio Hugo, la gajnantojn elektas verkistoj, ne fervoruloj.

Famaj premiitoj[redakti | redakti fonton]

Kategorioj[redakti | redakti fonton]

  • Plej bona Romano ( 40,000 vortoj aŭ pli)
  • La plej bona novelo (17,500 vortoj ĝis 39,999 vortoj)
  • La plej bona rakonto (7,500 vortoj ĝis 17,499 vortoj)
  • La plej bona noveleto (ĝis 7,499 vortoj)
  • Plej bona Drameca Adapto (de 1961 )
  • Plej bona Nefikcia Libro (aljuĝita de 1980 ĝis 1998 )
  • Plej bona Recenzolibro (ekde 1999 )
  • La plej bona serio
  • La plej bona fanrevuo
  • La plej admirita artisto
  • La plej admirita aŭtoro
  • La plej bona recenza revuo
  • La plej profesia artisto
  • La plej profesia redaktoro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]