Hugo von Hofmannsthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo von Hofmannsthal en la aĝo de 19 jaroj

Hugo von Hofmannsthal (1874 - 1929) estis aŭstra verkisto kaj dramisto. Apud Arthur Schnitzler li estis la plej influa membro de la avangarda literatura societo "Jung-Wien" ("Juna Vieno"). Post 1902 von Hofmannsthal sin deturnis de la estetikisma tendencoj de tiu skolo kaj intense okupiĝis pri la eŭropa literatura tradicio. En tiu periodo ekestis prilaboroj de antikvaj dramoj (ekzemple "Elektrao" de Sofoklo) kaj de la mezepoka moraleca dramo "Jedermann" ("Ĉiu ajn").

Per "Jedermann" ĉiujare komenciĝas la Festivalo der Salcburgo, kiun kunfondis von Hofmannsthal en la jaro 1920.

Von Hofmannsthal krome verkis libretojn por operoj de Richard Strauss, socikritikajn komediojn, fabelojn, rakontojn kaj eseojn.

Biografiaj donitaĵoj


Gravaj verkoj

  • "Gestern" ("Hieraŭ"); unuakta dramo; 1891
  • "Der Thor und der Tod" ("La stultulo kaj la morto"); dramo; 1893
  • "Das Märchen der 672. Nacht" ("La fabelo de la 672a nokto"); rakonto; 1895
  • "Die Frau im Fenster" ("La virino en la fenestro"); dramo; 1898
  • "Ein Brief" ("Letero"); rakonto; 1902
  • "Ödipus und die Sphinx" ("Edipo kaj la Sfinkso"); dramo; 1906
  • "Elektra" ("Elektro"); dramo; 1909
  • "Jedermann" ("Ĉiu ajn"); dramo; 1911
  • "Der Rosenkavalier" ("La rozkavaliro"); opero; 1911
  • "Ariadne auf Naxos" ("Ariadne de Naxos"); operp; 1912
  • "Die Frau ohne Schatten"' ("La senombra virino"); fabelo kaj opero; 1919
  • "Das große Salzburger Welttheater" ("La granda Salcburga teatro de la mondo"); dramo; 1922
  • "Der Turm" ("La turo"); dramo; 1925
  • "Die ägyptische Helena" ("La egipta Helena"); opero; 1928
  • "Arabella" ("Arabelao"); dramo; 1929

Esperantaj tradukoj