Hundheim (Bell)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hundheim
Blazono
Hundheim (Bell) (Germanio)
Hundheim (Bell) (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Urborajtoj Hundheim (komunumo Bell (Hunsrück) )
Telefona antaŭkodo 06762
Poŝtkodo 56288
Aŭtomobila kodo SIM
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 2′ N, 7° 25′ O (mapo)50.0261111111117.4133333333333Koordinatoj: 50° 2′ N, 7° 25′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 465 m
vdr

La vilaĝo Hundheim situas en la komunumaro Kastellaun meze en la mezmontaro Hunsrück en la distrikto Rhein-Hunsrück, Rejnlando-Palatinato. Hundheim estis ĝis 1974 memstara komunumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estas ĉirkaŭita de altaĵoj kaj arbaroj. Ĝi situas tuj apud la akvodislimo Mozelo - Nahe en la akvokolekta baseno de la Nahe sur meza alteco de 460 m super marnivelo. La vilaĝo ricevas averaĝe 700 mm da jara precipitaĵo kaj la meza jara temperaturo estas 7,1 °C. Meze de kampoj situas la vilaĝo Hundheim apud la rojo Hundheimer Bach.

Najbaraj lokoj[redakti | redakti fonton]

trabfaka domo

Nomo[redakti | redakti fonton]

En la libroj de la evangelia paroĥo Bell la vilaĝo aperis en 1570 kiel Honsheim. Poste kiel Hontam. La nomo estas interpretebla kiel setlejo de iu Hon aŭ Hun, iu centopo. Ĉe la frankoj oni kunigas po 100 familoj al Honschaft (= centopo) kiel la plej malgranda politika unuo, kaj Hundheim estis verŝajne la centro de tiu distrikto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]