Hungara Muzeo pri Metia Arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hungara Muzeo pri Metia Arto
muzeo
Museum of Applied Arts. Main facade from south. BudapestDSCN3639.jpg

LandoHungario
SituoBudapeŝto
- koordinatoj47° 29′ 10″ N, 19° 4′ 6″ O (mapo)47.4861111119.06833333Koordinatoj: 47° 29′ 10″ N, 19° 4′ 6″ O (mapo)

Malfermo1894 - 1896


Map
Hungara Muzeo pri Metia Arto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Budapest Museum of Applied Arts [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La muzea konstruaĵo

La Hungara Muzeo pri Metia Arto (hungare Magyar Iparművészeti Múzeum) estas muzeo en Budapeŝto, kiu prezentas artajn verkojn iam destinitajn por praktika ornama celo ("aplikata arto"). Ĝia hungara nomo laŭvorte signifas hungara industri-arta muzeo. La konstruaĵo estas historia monumento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La muzeo estis fondita en 1873, kiam dum la Monda Ekspozicio en Vieno Hungario akiris, laŭ parlamenta decido el 1872, objektojn de aplikata arto je 50.000 forintoj. La unua ekspoziciejo por tiuj objektoj kaj pliaj akiraĵoj estis ŝtuparejo de la Hungara Nacia Galerio, poste la Malnova Galerio de Artoj. Propran konstruaĵon la muzeo ricevis en 1896; ĝin konstruis, pro gajno en konkurso, Ödön Lechner kaj Gyula Pártos. La inaŭguro okazis la daton 25-an de oktobro 1896. Dum la 2-a mondmilito kaj Hungara revolucio de 1956 la muzeo ricevis multe da pafoj. Interne trovis lokon ankaŭ Hungara Reĝa Desegnista Edukejo ĝis 1954.

En la muzeo okazas dumtempaj ekspozicioj laŭtemaj. Ĝia biblioteko ampleksas 50.000 volumojn kaj troviĝas en la unua etaĝo.

Elektitaj membroj[redakti | redakti fonton]

La muzeo situas en la 9-a distrikto de Budapeŝto (Ferencváros (distrikto), strato Üllői 33–37).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]