Károly Csányi
Aspekto
Károly Csányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de septembro 1873 en Győr |
Morto | 30-an de decembro 1955 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 3/1-9-45 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arthistoriisto arkitekto |
Károly Csányi [kAroj ĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csányi Károly estis hungara arkitekto, arthistoriisto, altlerneja instruisto.
Károly Csányi[1] naskiĝis la 7-an de septembro 1873 en Győr, li mortis la 30-an de decembro 1955 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Csányi akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1896, poste li samloke estis asistanto, baldaŭ lektoro. Inter 1902 kaj 1932 li havis postenon en Hungara Muzeo pri Metia Arto, poste li revenis al la universitato, en periodo li estis ankaŭ katedrestro. En 1944 li pensiuliĝis, sed pli malofte li instruis ĝis 1949. Pli frue kun Imre Steindl li partoprenis en restaŭraj laboroj de historiaj monumentoj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az új országház (1902, kunaŭtoro, ankaŭ germane)
- A középkori építőművészet formái (1910)
- A vasművesség (1912)
- Különféle grófi és más magánbirtokból származó műtárgyak... (1919, katalogo)
- Magyar iparművészet emlékei (1926)
- Az ócsai református templom (1939, kunaŭtoro)
- A műemlékrestaurálás (1943)
- A magyar kerámia és porcelán története és jegyei (1954, ankaŭ germane)
- Magyarország középkori műemlékei (1938-1943/1945)