Hungara lingvokurso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hungara lingvokurso
Hungara lingvokurso
Hungara lingvokurso
Aŭtoro Maria Ballendux-Bogyay
Eldonjaro 1990
Urbo Antverpeno, Belgio
Eldoninto Flandra Esperanto-Ligo
Paĝoj 384 (1-a eldono), 329 (2-a eldono en 2000)
ISBN 9071205363
vdr

Hungara lingvokurso, verkita de Maria Ballendux-Bogyay kaj adaptita de Marc Vanden Bempt, estas unu el la malmultaj lingvolerniloj, kiuj surbaze de Esperanto instruas al lernemuloj fremdan nacian lingvon. Temas pri kompleta lernolibro de la hungara lingvo por memlernantoj. Ĝin produktis la eldonejo Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno, Belgio, en 1-a eldono en 1990 kaj 2-a eldono jardekon pli poste, en 2000. La libro en sia dua eldono konsistas el elpreneblaj folioj kun fortika kovrilo, en la 1-a eldono ĝi produktiĝis kiel "normala" libro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]