Hurghado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hurghada)
Hurghado
urbo • feriurbo • urbego • kism
Administrado
Ŝtato Egiptio
Provinco Al-Bahr al-ahmar (Ruĝa Maro)
Kodo laŭ ISO 3166-2-kodo EG-BA
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 160 901  (2018) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 15′ N, 33° 49′ O (mapo)27.25777777777833.811666666667Koordinatoj: 27° 15′ N, 33° 49′ O (mapo) [+]
Alto 11 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Hurghado (Egiptio)
Hurghado (Egiptio)
DEC
Hurghado
Hurghado
Situo de Hurghado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hurghada [+]
vdr


Hurghado (arabe الغردقة, norma araba prononco al-ġurdaqa, en la egiptia araba dialekto il-ġurdaga respektive en la dialekto de Kairo [el ɣæɾˈdæʔæ]) estas urbo de Egiptio borde de la Ruĝa Maro. La loĝloko estas la plej granda egiptia turisma centro; ĝi havas 60 000 konstantajn loĝantojn, el ili pli-malpli 10 000 sen loka loĝpermeso, kaj gastigadas multoble pli grandan nombron da turistoj. Hurghada estas la administra centro de la egiptia provinco Al-Bahr al-ahmar (Ruĝa Maro).

plaĝo Al-Mahmya en Hurghado
jaĥta haveno Abu Tig en la antaŭurbo El Gouna de Hurghada
promenejo urbocentra de Hurghado vespere

Ekde la 1980-aj jaroj la loĝloko pro investoj el Usono, Eŭropo kaj Arabio kaj konstruo de pli kaj pli da turismaj centroj estis transformata al la senkonkurence plej granda ferioloko borde de la Ruĝa Maro. La plej multaj turistoj venas el Mezeŭropo, aparte Germanio, kaj la ŝtatoj de Orienta Eŭropo, aparte Rusio. Multaj el tiuj turismaj kompleksoj borde de la maro estas ĉirkaŭbaritaj areoj, en kiuj eblas ripozi, sporti kaj distriĝi, sed kiuj alireblas nur tra gardataj centraj enirejoj, tiel ke ekzemple promenadoj laŭlonge de la marbordo malfacilas. Nun la loĝloko inter nordo kaj sudo kovras areon de 36 kilometroj, kaj okcidente de la malvasta apudmarborda zono etendiĝas nur malvaste en la dezerton.

Proksime de la urbocentro situas internacia flughaveno, kiu al- kaj fortransportas la turistojn kaj malpli grandkvante la turismocentrajn dungitojn.