Hyppolit, la lakeo
Hyppolit, la lakeo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Hyppolit, a lakáj |
Produktadlando | Hungario |
Originala lingvo | hungara |
Kina aperdato | 1931 |
Daŭro | 80 minutoj |
Kameraado | István Eiben, Eduard Hoesch |
Buĝeto | 1000000 pengoj |
Reĝisoro(j) | Székely István |
Produktisto(j) | Samek Albert |
Scenaro | Károly Nóti • István Székely |
Laŭ la verko de | Károly Nóti |
Muziko de | Mihály Eisemann, Ferenc Szabó |
Ĉefrolantoj | Gyula Kabos |
Produktinta firmao | Kovács Emil |
Distribuo | HG |
IMDb | |
Hyppolit, la lakeo, origine hungare Hyppolit, a lakáj estas sukcesa nigra-blanka filmo, la dua sonfilmo en Hungario.
Ĉe la filmoprodukto ariĝis kremo de la hungaraj filmistoj. La spektantoj ne trompiĝis. La baldaŭa sukceso dankas al tio, ke dum la socialismo tiu filmo ofte estis prezentita en la Hungara Televizio. La historio estis tiel sukcesa, ke oni faris el la filmo ankaŭ teatraĵon.
Rolantoj
- Gyula Csortos, titolorolo (la lakeo)
- Gyula Kabos, ĉefrolo, (la edzo)
- edzino
- Éva Fenyvessy, filino
- Pál Jávor, amindumanto
- Gyula Gózon, edzo-kandidato
- flankorolantoj
Historio
La historio okazas inter ambaŭ mondomilitoj en Budapeŝto. La edzo iĝis sukcesa negocisto. Li vivis simple, sed la edzino iĝis ambicia, tial ŝi dungis lakeon. Li maldolĉigis vivojn de la geedza paro, ja ili pli frue vivis simple. El la historio ne mankas amoro, la fraŭlino plaĉas al amindumanto, dume la edzo jam havas kandidaton por geedziĝo.
La filmo estas ankaŭ nuntempe ĝuebla, eĉ por eksterlandanoj.