István Székely (reĝisoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Székely
Persona informo
Naskonomo Székely István
Aliaj nomoj Steve Sekely
Naskiĝo la  25-an de februaro 1899(nun 1899-02-25)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 9-an de marto 1979
en Usono Palm Springs (Kalifornio, Usono)
Lingvoj germanaanglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Patro Marcell Székely
Frat(in)o Székely Lili
Edz(in)o Irén Ágay • Baba Majos de Nagyzsenye
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoĵurnalistoverkistofilmproduktoro • reĝisoro
vdr

István Székely [iŝtvAn sEkej], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székely István estis hungara-usona reĝisoro. Lia nomo eksterlande estis Steve SekelyS. K. Seeley, lia unua edzino estis aktoro Irén Ágay.

István Székely [1] naskiĝis la 25-an de februaro 1899 en Budapeŝto, li mortis la 9-an de marto 1979 en Palm Springs (Kalifornio, Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Székely forlasis la universitatan lernadon kaj li iĝis ĵurnalisto en sia naskiĝurbo, poste en Berlino. Ekde 1929 li estis reĝisoro, post du jaroj jam en Budapeŝto. Inter 19291932 li reĝisoris 4 germanajn filmojn, inter 1931-1937 24 hungarajn filmojn. Li edziĝis en 1933. En la malfrua 1937 li kun sia edzino rifuĝis al Usono pro la proksimiĝanta naziismo. Ankaŭ en Usono li reĝisoradis, eĉ en 1945 li fondis filman firmaon. Li laboris ankaŭ en Meksiko, Britio, Okcidenta Germanio, Italio, lastfoje en Hungario. Pro vidviĝo li denove edziĝis en 1954.

Elektitaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The Great Longing (germana filmo, 1930)
  • Hyppolit, la lakeo (furora hungara filmo, 1931)
  • ‘‘Miracle on Main Street’‘ (usona filmo, 1942)
  • ‘‘The Fabulous Suzanne’‘ (usona, 1946)
  • ‘‘The Empress of China’‘ (germana, 1953)
  • ‘‘The Missing Scientists’‘ (brita, 1955)
  • ‘‘Cartouche’‘ (itala-franca filmo, 1955)
  • ‘‘Desert Desperadoes’‘ (itala, 1959)
  • ‘‘The Day of the Triffids’‘ (1962)
  • ‘‘Kenner’‘ (usona, 1969)
  • Lila akác (1934, 1973 (ambaŭ hungaraj))

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Hyppolittól a Lila akácig (Budapeŝto, 1978)

Fontoj[redakti | redakti fonton]