Éva Fenyvessy
Éva Fenyvessy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de oktobro 1911 en Sombor |
Morto | 22-an de julio 2009 (97-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • filmaktoro |
Éva Fenyvessy [fenjveŝi], hungare Fenyvessy Éva, Esperante Evo Fenyvessy estis hungara aktorino.
Éva Fenyvessy naskiĝis la 31-an de oktobro 1911 en tiutempe hungara urbo Zombor (nuntempe Sombor en Serbio) - mortis la 22-an de julio 2009, Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Éva Fenyvessy komencis sian aktoran karieron jam en la 1920-aj jaroj. En 1930 ŝi finis aktoran lernejon en Budapeŝto, poste ŝi aliĝis al diversaj teatraj trupoj en Budapeŝto kaj kantis ankaŭ operetojn. En 1969 ŝi emeritiĝis kaj en 2001 ŝi ricevis premion.
Roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- 7 filmoj inter 1931-1944, ekzemple Hyppolit, a lakáj (Hyppolit, la lakeo), 1931; Magyar sasok (Hungaraj agloj), 1944
- diversaj teatraĵoj, precipe operetoj, ekzemple George Bernard Shaw: My Fair Lady; Franz Suppé: Boccaccio; Ferenc Lehár: A mosoly országa (Lando de la rideto), Luxemburg grófja (Grafo de Luksemburgio); Jenő Huszka: Szabadság, szerelem (Libero kaj amo)