Hyvät herrat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hyvät herrat ("la bonaj sinjoroj")
Tipo de programo politika satira televida programo
Formato 30 minutoj
Kreinto Jarmo Porola
Scenaristo Aarno Laitinen kaj Lasse Lehtinen
Elsendado
Origina 1990 - 1996
dissendita origine en la kanaloj
Kolmoskanava (1990–1992)

kaj MTV3 (1993–1996)

vdr

Hyvät herrat ("la bonaj sinjoroj") estas finna politika satira televida programo, kiu estis elsendita en 1990 – 1996. La plej esencaj figuroj estis kauppaneuvos (finna titolo por komerca efikanto) Paukku kaj lia bofilo Raimo "Tollo" Koskivuo. Ili ĉiam aranĝis saŭnan vesperon, kie vizitis iu politikisto. Paukku kaj Tollo provis fari tian politikiston apoganto de iu afero, kion Paukku kaj Tollo forte apogis. Paukku estis pruda, egoista, ŝovinisma industriulo kaj Tollo ruza politika hazardludanto. En ĉiu sezono iu virino lavis dorson de la vizitanta politikisto. Ŝi diskutis kun tiu politikisto. La serio estis unu el la plej popularaj televidaj programoj en 1990-aj jaroj en Finnlando. La politikisto, Paukku kaj Tollo ofte naĝis en naĝejo. La programo estis farita en Hotelo Käpylä en Helsinko. Aarno Laitinen estis la scenaristo de la serio, kun sia asistanto plejparte Lasse Lehtinen sub la pseŭdonimoj Saara Lenso, Serita Numintio kaj Sole Sarana.[1]

En la komenco de ĉiu programo cetere videblas la iom provoka brusela statuo Manneken Pis, kiu en Finnlando fariĝis iusenca rekonilo de la programo.

Referencoj

  1. Yle.fi: Suomalaisia tv-aarteita: Hyvät herrat, finne: artikolo "Finnaj televidaj trezoroj: La bonaj sinjoroj"

Eksteraj ligiloj