Saltu al enhavo

IAM (grupo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IAM
Persona informo
Profesio
Aktiva dum 1989– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

IAM estas franca grupo de repo, devena de Marsejlo, kreita en 1989, formata de Akhenaton (repisto) (Philippe Fragione), Shurik'N (Geoffroy Mussard), Freeman (repisto) (Malek Brahimi), DJ Kheops (Eric Mazel), Imhotep (Pascal Perez) kaj Kephren (François Mendy). Krom ebla traduko el la angla lingvo «Mi estas», la akronimo IAM povas havi diversajn interpretojn, speciale «Invasion Arrivée de Mars» (Invado alveninta el Marso), «Imperial Afro-asiatic Men» (Imperiaj afrik-azianoj), «Indépendentistes Autonomes Marseillais» (Marsejlaj Aŭtonomaj Sendependuloj), kaj eĉ «Italien-Algérien-Malgache» (Itali.alĝeri-malagasa).

Kariero[redakti | redakti fonton]

La grupo kreiĝis en 1984-85 laŭ la nomo Lively Crew, formata tiam de du membroj, nome la repisto Akhenaton kaj DJ Kheops. La tria membro, nome Shurik'N, alvenis en 1988. La grupo ŝanĝis tiam sian nomon al B Boys Stance. Finfine, la sekvan jaron, Freeman (repisto, kiu estis lasinta la rompdancadon), Imhotep kaj Kephren aliĝis al la grupo, jam nomita IAM.

En 1993 ilia disko Ombre est lumière havigis al ili grandan popularecon, ĉefe pro la kanto «Je danse le mia» kiu enhavas kelkajn marsejlajn esprimojn, kaj kiu iĝis granda sukceso, vendante pli ol 600 000 ekzemplerojn atingante la unuan rangon de la Top 50 dum ok semajnoj en 1994, en kiu ili resits klasitaj prskaŭ naŭ monatojn.​

La plej grava komerca sukceso de la grupo estis L'école du micro d'argent, en 1997, per kiu ili ricevis du premiojn de la franca konkurso Victoires de la musique. Ĝi iĝis ora disko en nur du tagoj, kaj vendis totalon de miliono kaj duono de ekzempleroj kaj en Francio kaj eksterlande, atingante la statuson de diamanta disko.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1991 : ... De la planète Mars
  • 1993 : Ombre est lumière
  • 1997 : L'École du micro d'argent
  • 2003 : Revoir un printemps
  • 2007 : Saison 5
  • 2013 : Arts Martiens
  • 2013 : ...IAM
  • 2017 : Rêvolution
  • 2019 : Yasuke
  • 2021 : Rimes essentielles
  • 2023 : HHHistory

Koncertalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2005 : IAM Live au Dôme de Marseille
  • 2008 : Retour aux pyramides
  • 2023 : Warrior Tour Live Studio Recordings

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]