IKRJO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IKRJO
internacia organizaĵo
Komenco 2004 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Internacia Kunordiga Renkontiĝo
de Junularaj Organizoj
Informoj
Fondiĝita 2004 [1]
Membroj 30
Regiono Tutmonda
Mallongigo IKRJO
Retejo icmyo.org

La Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO) (angle: International Coordination Meeting of Youth Organisations (ICMYO)), estas internacia reto por la plej grandaj junularaj movadoj kaj regionaj junularaj platformoj. Ĝi oficiale fondiĝis en 2004, kaj estis plie fortigita en 2013. [2] La reto asertas ke:

Ĝi celas kunmeti kaj reprezenti la diversajn voĉojn de la junularaj organizoj en la tuta mondo, provizante platformon por kunlaborado kaj kunagado por havi pli fortan influon al tutmondaj junularaj politikaj agoj kaj atingi plenan partnerecon inter junularaj organizoj kaj gravaj koncernantoj.
La ĉefaj celoj de IKRJO estas fortigi:
- Reprezentadon de la malsamaj voĉoj de la junularaj organizoj.
- Kunlaboradon inter junularaj organizoj je regionaj kaj tutmondaj niveloj.
- Kunordigon de politikaj enmetoj por tutmonda junulara politiko.[3]

Nuntempe la reto renkontiĝas unufoje dum la jaro en Jara Kunsido kiu estas organizita de la tielnomata "Task Force", kiu estas elektita la antaŭan jaron de la membroj.[4]

Membroj[redakti | redakti fonton]

[5]

Estas du tipoj de plena membreco kaj du tipoj de asociita membreco.

Regionaj Junularaj Platformoj[redakti | redakti fonton]

Regiono Nomo de organizo Mallongigo Nombro de membroj en milionoj
Afriko Tut-Afrika Junulara Unuiĝo PYU ??
Eŭropo Forumo Junulara Eŭropa FoJE 96
Azio Azia Asocio de Studentoj kaj Junularo ASA ??
Azio Azia Junulara Konsilio AYC ??
Sudameriko Sudamerika Junulara Forumo FLAJ ??
Pacifiko Pacifika Junulara Konsilio PYC ??
Karibio Karibia Regiona Junulara Konsilio CRYC ??

Internaciaj Neregistaraj Organizoj[redakti | redakti fonton]

Nomo Mallongigo Nombro de membroj en milionoj –
Eŭropa Studenta Forumo AEGEE ??
AIESEC AIESEC 0.1
Junulara Konsilio de Komunumo de Nacioj CYC ??
Hispanamerika Spaco de Junularo EIJ ??
Internacia Federacio de Katolikaj Parohhiaj Junularaj Movadoj FIMCAP ??
Junulara Forumo de Komunumo de portugallingvaj landoj FJCPLP ??
Tutmondaj Verdaj Junuloj GYG ??
Internacia Federacio de Liberala Junularo IFLRY ??
Internacia Federacio de Asocioj de Medicin-Studentoj IFMSA ??
IFM-SEI IFM-SEI 1
Internacia Federacio de la Societoj de la Ruĝa Kruco IFRC ??
Internacia Movado de Katolikaj Studentoj (Pax Romana) IMCS ??
Internacia Federacio de Farmaciaj Studentoj IPSF ??
Internacia Kunfederacio de Sindikato - Junulara Komitato ITUC ??
Internacia Unuiĝo de Socialista Junularo IUSY ??
Internaticia Juna Demokrata Unuiĝo IYDU ??
Internaciaj Junaj Katolikaj Studentoj IYCS-JESI ??
Internacia Movado de Katokila Kampara kaj Agrikultura Junularo MIJARC ??
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO ??
Unuiĝinta Reto de Junaj Pacokonstruantoj UNOY ??
Monda Studenta Kristana Federacio WSCF ??
Monda Federacio de Demokratia Junularo WFDY c.100
Monda Federacio de Surduloj - Junulara Sekcio WFDYS c.10
Monda Asocio de Skoltinoj WAGGGS 10
Monda Organizo de la Skolta Movado WOSM 38
Monda Alianco de Kristana Asocio de Junaj Viroj YMCA 58
Monda Alianco de Kristana Asocio de Junaj Virinoj YWCA 2
Monda Federacio de Asocioj de Unuiĝintaj Nacioj - Junulara Reto WFUNA ??

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.globalyounggreens.org/wp/2012/09/24/8th-icmyo-meeting-reportback-and-insights-from-alex-surace/
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-10. Alirita 2015-09-28.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-30. Alirita 2015-09-28.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-14. Alirita 2015-09-28.
  5. http://icmyo.org/members/

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]