Irana Esperantista Junulara Organizo
| IREJO | ||
|---|---|---|
| Emblemo de IREJO | ||
| landa sekcio de TEJO | ||
| Komenco | 1993 vd | |
| Lando(j) | Irano vd | |
| Sidejo | Teherano, Irano | |
| Tipo | asocio | |
| Fondinto(j) | Reza Torabi vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |
La Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO; perse سازمان جوانان اسپرانتودان ایران; prononce: Sazmane Javanane Esperantodane Iran) estas la junulara asocio de la Irana Esperanto-Asocio. Ĝi estis fondita en marto 1993, kaj aliĝis al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kiel landa sekcio en 1994.
IREJO estas la unua Irana E-organizaĵo kiu estis identigita kaj vaste konata eksterlande. La fondiĝo de IREJO kaŭzis fondiĝon de IREA. La kunfondintoj estis: Reza Torabi, Ĝamŝid Ahmadi, Abbas Bagestani kaj Abdollah Hakimneĵad. Ili konsistigis la unuan estraron de IREJO, kiu aktivis de marto 1993 ĝis 1996.[1][2]
Dua estraro estis (de marto 1996 ĝis 1999): prezidanto M. Reza Torabi, vicprezidanto Fariba Nuri Maĝd kaj sekretario Hamzeh Ŝafii.
Estraro
[redakti | redakti fonton]En la 2000-aj jaroj interalie estis tiu ĉi estraro, valida en oktobro 2007: prezidanto s-ino Marjam Amirdust, vicprezidanto kaj sekretario s-ro Nikoo Mamduhi, kasisto s-ino Saje Solejmani.
Poste ekde 2016 konatas la sekvaj estraroj:
- estraro ekde marto 2016: prezidanto s-ro Hamed Sufi, vicprezidanto s-ro Ali Moradi, sekretario s-ro Kianush Hemmati [3]
- estraro ekde oktobro 2017: prezidanto s-ro Ali Moradi, landa agado s-ro Ali Ranjpour, kasisto s-ino Shler Karimi, komputila agado s-ro Nami Arjmandi [4]
- estraro ekde marto 2020: prezidanto s-ro Hamid Babadi Akasheh, vicprezidanto s-ro Ali Ranjpour; sekretario s-ro Seyed Mojtaba Jafari, plia estrarano s-ino Sarah Khorshidi [Ĥorŝidi] [5]
▷ Do, ekde 2022 aŭ plej laste 2023 jam devus ofici plia estraro, pri kiu la asocia retejo tute ne informas. Sed manko de informo ne signifas ke io tute ne estas. Kompletigo de la kronologio ĉi tie estus tre bonvena (plej bone kun iu ajn ekstera referenco).
Komitato
[redakti | redakti fonton]La estraro laŭ formalaj, statutaj konsideroj fake devis konsisti ĉiam el nur tri estraranoj - kvankam tio ekde aŭtuno de 2017 jam konsideriĝis iom nestrikta. Tial krom tiu tre limigita rondo ĉiam ekzistas ankaŭ pli vasta rondo de pliaj aktivuloj, kiu nomiĝas "komitato", estas same elektita kiel la estraranoj kaj ideale konsistu el ok homoj.
Organo
[redakti | redakti fonton]La organo de Irana Esperantista-Junulara Organizaĵo nomatas IREJO-Bulteno. La unua numero aperis en 1993.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- irejo.org Oficiala retejo de IREJO, en Esperanto kaj en la persa
- http://www.sabzandishan.com Irana Esperanto-Asocio (en la persa)
- la historiaj volumoj 1 kaj 2 de IREJO-bulteno (komence de 1994)

