ISO 3166-2:LV
La ISO-kodoj de la 26 distriktoj (latve plurale rajoni, singulare rajons, ĝis la mezo de la 20-a jarcento ankaŭ historie plurale apriņķi respektive singulare apriņķis) kaj la 7 plej grandaj urboj de Latvio konsistas el la ISO-kodo de Latvio, "LV", kaj po du literoj por la 26 distriktoj respektive po tri literoj por la 7 plej grandaj urboj. La latvaj distriktaj nomoj unue ĉiam mencias la distriktan ĉefurbon, sed mencias ĝin en la distrikta nomo en genitiva formo, tial interkrampe sekvas esperantlingva distrikta nomo, kiu vidigas la nomon de la distrikta ĉefurbo en nominativa formo.
Ekde la 1-a de julio 2009 tiu sistemo cetere ne plu aktualas: nun estas 9 respublikaj urboj kaj 109 komunumoj (latve plurale nomadi, singulare nomads), kaj la antaŭaj distriktoj estas nur historiaj. La internacia normo ISO 3166-2 tamen laŭ la stato de novembro 2010 ankoraŭ ne transprenis la administran reformon kaj do ankoraŭ ne publikigis kodojn por la novaj respublikaj urboj kaj komunumoj.
Distriktoj (rajoni)
Latva nomo | distrikto | kodo |
---|---|---|
Aizkraukles rajons | distrikto Aizkraukle | LV-AI |
Alūksnes rajons | distrikto Alūksne | LV-AL |
Balvu rajons | distrikto Balvi | LV-BL |
Bauskas rajons | distrikto Bauska | LV-BU |
Cēsu rajons | distrikto Cēsis | LV-CE |
Daugavpils rajons | distrikto Daugavpils | LV-DA |
Dobeles rajons | distrikto Dobele | LV-DO |
Gulbenes rajons | distrikto Gulbene | LV-GU |
Jelgavas rajons | distrikto Jelgava | LV-JL |
Jēkabpils rajons | distrikto Jēkabpils | LV-JK |
Krāslavas rajons | distrikto Krāslava | LV-KR |
Kuldīgas rajons | distrikto Kuldīga | LV-KU |
Liepājas rajons | distrikto Liepāja | LV-LE |
Limbažu rajons | distrikto Limbaži | LV-LM |
Ludzas rajons | distrikto Ludza | LV-LU |
Madonas rajons | distrikto Madona | LV-MA |
Ogres rajons | distrikto Ogre | LV-OG |
Preiļu rajons | distrikto Preiļi | LV-PR |
Rēzeknes rajons | distrikto Rēzekne | LV-RE |
Rīgas rajons | distrikto Rīga respektive distrikto Rigo | LV-RI |
Saldus rajons | distrikto Saldus | LV-SA |
Talsu rajons | distrikto Talsi | LV-TA |
Tukuma rajons | distrikto Tukums | LV-TU |
Valkas rajons | distrikto Valka | LV-VK |
Valmieras rajons | distrikto Valmiera | LV-VM |
Ventspils rajons | distrikto Ventspils | LV-VE |
Urboj
urbo | kodo |
---|---|
Daugavpils | LV-DGV |
Jelgava | LV-JEL |
Jūrmala | LV-JUR |
Liepāja | LV-LPX |
Rēzekne | LV-REZ |
Rīga (Rigo) | LV-RIX |
Ventspils | LV-VEN |