IWAS Mondaj Ludoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IWAS Mondaj Ludoj
ripetiĝanta sporta evento
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Internaciaj Rulseĝulaj kaj Amputulaj Sportoj, aŭ en angla International Wheelchair and Amputee Sports (IWAS) World Games (aŭ IWAS World Games, tio estas IWAS Mondaj LudojIRAS) estas mult-sporta konkurenco por atletoj kun miskapablo, kiu laŭ la iama nomo de International Stoke Mandeville GamesInternaciaj Ludoj Stoke Mandeville estis la antaŭaĵo de la Paralimpiko. Tiu konkurenco estis iam konata kiel World Wheelchair and Amputee GamesMondaj Rulseĝulaj kaj Amputulaj Ludoj, la Stoke Mandeville Wheelchair GamesRulseĝulaj Ludoj Stoke Mandeville, la Stoke Mandeville GamesLudoj Stoke Mandeville, la World Wheelchair GamesMondaj Rulseĝulaj Ludoj, kaj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj estis ofte referencataj kiel la Wheelchair OlympicsRulseĝula Olimpiko.

Tiuj ludoj estis origine okazintaj en 1948 fare de la neŭrologo Sir Ludwig Guttmann, kiu organizis sportan konkurencon por veteranoj de la Dua Mondmilito kiuj estis suferintaj vundojn ĉe la mjelo okazonta en la rehabilitaj instalaĵoj de la Hospitalo Stoke Mandeville en Aylesbury, Anglio, kiu okazis samtempe kun la unua post-milita Somera Olimpiko okazanta en Londono. En 1952, Nederlando aliĝis al la evento, kreante la unuan internacian sportan konkurencon por miskapabluloj.