Ibb
Ibb | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 350 864 (2013) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 58′ N, 44° 10′ O (mapo)13.96666666666744.166666666667Koordinatoj: 13° 58′ N, 44° 10′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 2 000 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ibb (arabe ذمار) estas urbo en la sudokcidenta parto de Jemeno. Ĝi situas proksimume duonvoje inter la urboj Sanao kaj Adeno. Laŭ takso pri la jaro 2005, en la urbo vivis 225 600 loĝantoj. La urbanaro estas forte kreskanta, kaj laŭ kalkuloj pri 2010 temis jam pri preskaŭ 300 000 urbanoj.
La urbo estas signifa regiona komerca centro, kaj estas la administra centro de samnoma provinco.
Ibb supozeble fondiĝis dum la epoko de la regno Himjaro, en la 1-a jarcento a.K.. La unuaj skribaj dokumentoj pri ekzisto de la urbo tamen datiĝas nur el la 10-a jarcento, kiam la urbo jam plurajn jarcentojn estis islama. Ibb ĉiam estis parto de la karavanaj vojoj inter la urboj Sanao kaj Adeno, kaj post la islama ekspansio multaj islamaj pilgrimantoj pasis la urbon. Dum la epoko de disdivido de Jemeno inter la armeoj de la Osmana Imperio norde kaj de la Brita Imperio sude, Ibb iĝis administra centro de la malnova provinco Taiz kaj en la 1930-aj jaroj iĝis centro de novkreita provinco Ibb.
Kiel en multaj lokoj de Jemeno, en Ibb impresas la granda nombro de historiaj konstruaĵoj, ofte kvar-etaĝaj kun pitoreskaj fenestroj en fasadoj de naturaj ŝtonoj.