Ichigoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ichigo-ni (japane いちご煮 elparolata kiel [iĉigoni], "frago/rubusbero kuirita") estas tradicia kuiraĵo ĉe Haĉinohe, Japanio. Ĝi estas supo de eĥino kaj halioto, sed sen frukto. La nomo devenas el la dens-oranĝa ovario de eĥino komparita kun rubuso (japane ki-ichigo "arba frago"). Fakte la koloroj de la du aĵoj ne estas tiel similaj.

Ĝi estas tute simpla. Kuiri eĥinon kaj halioton maldike trancitajn en akvo aŭ daŝio, gustigi per salo kaj sojsaŭco, kaj tiel ĝi estas preta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]