Idarkopfturm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Idarkopfturm
observturo
Lando Germanio vd
Situo Weitersbach
Situo
Geografia situo 49° 51′ 42″ N, 7° 16′ 14″ O (mapo)49.861677.27045Koordinatoj: 49° 51′ 42″ N, 7° 16′ 14″ O (mapo)
Idarkopfturm (Rejnland-Palatinato)
Idarkopfturm (Rejnland-Palatinato)
DEC
Idarkopfturm
Idarkopfturm
Lokigo de Rejnland-Palatinato en Germanio
Situo de Idarkopfturm
Map
Idarkopfturm
vdr

La turo de Idarkopf en la Hunsruka parto Idarwald en Rejnlando-Palatinato estas 28 m[1] [2] alta elrigardturo sur la monto Idarkopf (alteco 745,7 m).

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La turo de Idarkopf staras en la Naturparko Saar-Hunsrück ĉirkaŭ 200 m nordokcidente de la pinto de Idarkopf, kiu situas inter la sudorienta vilaĝo Stipshausen (distrikto Birkenfeld) kaj la nordokcidenta Hochscheid (distrikto Bernkastel-Wittlich). Ĝi staras en alto de 744,m. Ĉirkaŭ 320 m nordoriene staras en alteco de 738 melsendoturo.

Historio kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

La turo de la Idarkopf estis konstruita en 1980[2] kiel lignakonstruaĵo. Ĝi anstataŭas la kadukan antaŭantan turon, kiu estis konstruata en 1909[2] kiel observejo de la artilerio. La turo, kiu tre similas al la turo de la Atzelberg apud Kelkheim (Taunus), havas triangulan projekcion kun eĝa longeco de 7,3 m kaj havas 150 ŝtupojn,[2] , kiu gvidas tra 12 platformoj al la 26,50 m alta [1] elrigadejoplatformo.

Elrigardebleco kaj uzado[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ la turo estas elrigardejo. De elrigarda platformo oni povas rigardi al Stipshausen kaj Hochscheid, respektive ankauŭ el la Großer Feldberg (alteco 881,5 m) en Taunus, al Donnersberg (alteco668,5 m) en la Nordpalatinata montolando, trans Hunsruko kun la Erbeskopf (alteco 816.32), al Hohe Acht (alteco 746,9 m) en la Ejfelo kaj al Fuchskaute (alteco 657,3 m) en Vestervaldo.[3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Foto der Informationstafel am Idarkopfturm, auf commons.wikimedia.org
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Aussichtstürme auf dem Hunsrück Arkivigite je 2017-02-24 per la retarkivo Wayback Machine, auf hunsrueck-zeitung.com
  3. Rundumblick vom Turm (Beschriftung von Sichtzielen zuschaltbar), auf panorama-photo.net