Ignác Rados

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignác Rados
Persona informo
Naskonomo Raussnitz Ignác
Naskiĝo 15-an de majo 1859 (1859-05-15)
en Peŝto
Morto 20-an de novembro 1944 (1944-11-20) (85-jaraĝa)
en Hegyvidék
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Gusztáv Rados
Okupo
Okupo matematikisto • instruisto
vdr

Ignác Rados [radoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rados Ignác estis hungara matematikisto, instruisto. Lia origina nomo estis Raussnitz Ignác. Lia frato estis Gusztáv Rados.

Ignác Rados [1] naskiĝis la 15-an de majo 1859 en Pest (urbo). Li mortis la 20-an de novembro 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ignác Rados frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo (kiu jam iĝis Budapeŝto), poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1883, sed li studis ankaŭ en Reĝa Teknika Universitato József. Inter 1884 kaj 1888 li instruis en la komerca akademio en Budapeŝto, poste en mezlernejo en Székelyudvarhely. En 1894 li revenis al Budapeŝto, kie li instruis ĝis la emeritiĝo en 1920. Krom la matematiko li multe okupiĝis pri vivo de János Bolyai.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • János Bolyai: Appendix - tradukaĵo el la latina
  • Wolfgang und Johann Bolyai - tradukaĵo el la germana

Fontoj[redakti | redakti fonton]