Ikonoklasmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

IkonrompismoIkonoklasmo, ankaŭ bildodetruismo (el la greka εἰκῶν eikón ikono + κλάστειν klastein rompi) markas devene movadon, klopodantan en religio (precipe en kristanismo) forigi religiajn ikonojn. En pli vasta senco oni markas ĝin kiel ikonoklasma kulturo, kiu estas malamika rilate al bildo (ekz. klerismo).

Neniigado, maliniciigado kaj forigado de fremdaj bildoj kaj simboloj en mallarĝa senco ne estas markata kiel ikonoklasmo, sed kiel kultura barbareco aŭ vandalismo. Ĝi estadas tipa por ĉiu politika potenco, kiu ekregis perforte. Sed tiu ĉi agado hodiaŭ estas ofte markata kiel ikonoklasmo rilate al tio, ke ĝi jam ne estas kunigata kun religiaj movadoj.

La kontraŭuloj de bildoj estas markataj kiel ikonoklastoj, iliaj protektantoj aŭ adorantoj poste kiel idolanistoj.

Rilataj temoj