Ilma Bernáth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BERNÁTH Ilma [pr. berna:t] estis hungara pentristino, desegnistino naskiĝinta en Koloĵvaro 10-an de decembro 1891 kaj mortinta en Budapeŝto la 19-an de aprilo 1961. Ŝi estis la edzino de kuracisto Hugó Lukács.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Iolma Bernáth studis en Budapeŝto kaj ĉe Simon Hollósy en Nagybánya, poste ŝi vojaĝis en Munkenon kaj Parizon. Ŝi revenis en Hungarujon en 1917, sed post la falo de la Konsilantara Respubliko en 1919 elmigris kune sia edzo en Vienon kaj ŝi aliĝis al la aŭstria, poste la germana laborista movado. Ŝiaj ilustracioj kaj satiraj desegnaĵoj en la 1920-aj jaroj aperis en la gazetoj Roter Pfeffer kaj en aliaj. En 1933 ŝi translokokiĝis en Parizon, poste Sovetunion (ŝia edzo mortis en Parizo). En Moskvo ŝi estis kunlaborantino de diversaj revuoj. La portretoj kreitaj de Ilma Bernáth pri gravaj personoj (Henri Barbusse, Romain Rolland, György Nyisztor ktp.) troviĝas en la Instituto Parthistoria.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon