Imaga popolmuziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La terminon imaga popolmuziko, kiun unue uzis Béla Bartók[1], transigis la muzikisto-asocio ARFI - Association à la Recherche d'un Folklore Imaginaire el Liono sur la nuntempan ĵazon.[2] Per sia koncepto de "imaga popolmuziko" ili kondukis la eŭropan ĵazon al novaj improvizaj eblecoj pri strukturoj kaj harmonioj, kiuj sonas familiaraj kaj iomete memoras pri popolkantoj kaj malnovaj dancoj.

„La improvizado estas la tradicio de ludema organizado de la sonoj,“ programe tekstas je ARFI, „ludi instrumenton; ludi per instrument; ludi per la memoro pri sonoj, kiuj estas produktataj momenton antaŭe; ludi kun aliaj muzikistoj; en komplika ligo kun la aŭskultanto, kun la spektanto; ludi per la voĉo kaj per la instrumento; konstrui emociajn interrilatojn; krei novan popolmuzikon.“. Programo de ARFI [3]

Diversaj vojoj al tia imaga popolmuziko estas kreeblaj per rimedoj de ĵazo: Aŭ oni improvizas pri ritme ekzaktaj skemoj kaj ostinatoj (kiel ekzemple praktikas Louis Sclavis) aŭ pri kanteblaj, vaste etendiĝaj melodiaj arkoj (ekzemple ĉe Patrick Vollat aŭ parte ĉe Maurice Merle). Parte la ritma strukturo (ekzemple je la liona bando Marvelous Band) estas ligita kaj laŭ kvazaŭ-popolmuzika maniero konkreta, je tio esence sensvinga. La rezulta muziko estas malgraŭ komplika strukturo ofte laŭ melodio facile kaptebla kaj laŭ ritmo lerte kaj ruze volvita kaj facilmova.

Dum la postmodernisma epoko la koncepto sukcesis tutmondiĝi. Unuaflanke la muzikistoj povis kadre de la mondmuziko malfermi novajn fontojn de inspiro: Apud fantazie inventita kvazaŭ-popolmuziko paŝis afrikaj influoj same kiel popolmuzikaj elementoj de Balkano aŭ el Bretonujo, barokmuzikaj citaĵoj de komponistoj kiel Jean-Philippe Rameau kaj elingtonecaj sonkoloroj. Aliaflanke ankaŭ muzikistoj trans Sudfrancujo ekprenis la koncepton. Jen nomendas el Italujo Gianluigi Trovesi kaj Battista Lena, el Germanujo Norbert Stein aŭ Michael Riessler, el Suomujo muzikistoj el la rondo de uri Antero Numminen]], el Hungarujo Mihály Dresch kaj el Aŭstrujo Broadlahn aŭ ankaŭ Wolfgang Puschnig, kiu kunfandas per blovmuzika bando muzikon laŭ Ornette Coleman kun alpolanda poplmuziko. Je tio estas esence, ke popolmuziko el ĉiuj ajn regionoj povas fariĝi elirpunkto por la ĵazmuzikistoj: de realaj regionoj, sed ankaŭ de tiuj regionoj, kiuj ekzistas nur en la cerboj (kun popolmuziko, kiu estas ne reala).[4] Tiamaniere klariĝas, kiel dubinda kaj iluzie familiara samtempe estas la hejmlando, kiun donas ĉi tiu muziko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komp. Jean-François Boukobza Bartok et le folklore imaginaire Cite de la musique-Les Editions, 2005
  2. Christophe Monnet Jazz et musique improvisée: Le numérique à l' épreuve du corps. Lyon 2002, p. 33s.
  3. Citita laŭ Ekkehard Jost, Europas Jazz. 1960 - 1980. Frankfurto ĉe Majno 1987, p. 428
  4. vgl. Programm des 10. Darmstädter Jazzforums