Saltu al enhavo

Improvizita teatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Improvizita teatrospontanea teatro, ofte nomita improvizo, estas speco de teatro kiu estas plejparte komedia, kie la plej granda parto aŭ ĉio el la prezento estas neplanita aŭ ne antaŭe verkita, sed sufiĉe spontanee kreita fare de la aktoroj. En ĝia plej pura formo, la dialogoj, agoj, rakontoj kaj roluloj estas kunlabore kreitaj de la aktoroj, ĉar la improvizaĵo disvolviĝas en la nuna tempo, sen la uzo de antaŭpreparita skriba manuskripto. La aktoroj kreas spontanee scenojn, dialogojn kaj emociojn rekte antaŭ la okuloj de la spektantaro. Improvizita teatro plejparte baziĝas sur impulsoj, interage kun la publiko kiu inspiras la teatron per sugestoj venantaj de la publiko mem[1].

Dario Fo, Nobel-premiita itala dramisto ricevis internacian agnoskon pro sia improviza stilo.

Liga Profesional de Impro en tutmonda improviza teatra konkurso

Historio[redakti | redakti fonton]

Improvizaj teatroj estis konataj inter la homoj jam en la 5-a jarcento a.k.e. Male al dramaj produktadoj, kiuj havis bone evoluintan manuskripton kaj estis prezentitaj en lokoj speciale dizajnitaj por prezentoj fare de aktoroj sen antaŭa preparo kaj havis nur ĝeneralan, orientiĝon. Unu ekzemplo de tia teatro estas mimo, kiu nur ricevis literaturan enkarniĝon pli ol cent jarojn poste.

La tradicioj de antikva teatro estis hereditaj de la improviza teatro de la mezepoko, precipe de la komedio Delarto.

Historiaj specoj de improvizo-teatro[redakti | redakti fonton]

Eŭropaj ĉiampionadoj de improviza teatro[redakti | redakti fonton]

La unua ĉiampionado de improvizita teatro, organizita de ImproMunich, okazis en 2024 en Munkeno por akceli kaj kunordigi eventiojn de improvizitaj teatrotrupoj kaj prezenti diversecon de improvizita teatro tra landoj en Eŭropo. Ĝi celas esti evento de interkultura interŝanĝo kaj kultura edukado.

Escepte de la elekto de la angla kiel komuna lingvo sur la scenejo, la elekto de la ludantoj ĝis la fasonado de la subtena programo temis pri diverseco: bunta egaleca miksaĵo de naciecoj, aĝogrupoj, genroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Teatro

Teatro kaj Esperanto

Dario Fo

Supratekstigo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(de, en) European Improv Theatre Championships

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) What is improv theatre?, Impro EM 2024