Imre Csik

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Csik [ĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csik Imre estis hungara inĝeniero, akademia instruisto.

Imre Csik [1] Arkivigite je 2015-12-21 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en 1857 en Hungara reĝlando en Nagyberezna (nuntempa Velikij Bereznij en Ukrainio), li mortis la 1-an de aprilo 1925 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Csik studis komence en Reĝa Teknikuniversitato palatino József, poste en Akademio de Selmec inter 1877-1879. Post jaroj li instruis en la akademio kelkajn studjarojn. Ekde 1883 li laboris en diversaj ŝtataj arbaroj (komence en Brassó, poste en Máramarossziget (1889-), Liptóújvár (1904-). En tiu periodo interrompoj okazis, ekde 1886 li havis postenon en la agrikultura ministerio, baldaŭ en la ĉefurba arbaro. Li multe okupiĝis pri Tatroj, li proponis la plenan ŝtatan posedaĵon por nacia parko, kie oni evoluas la turismon, ĉasadon, sportojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Fővadunk okszerű tenyésztéséről (1902)
  • A Bison (amerikai bölény) és kőszáli kecske vadászata a Magas-Tátrában (1907)
  • Die staatlischen Besitzungen in der Hohen Tatra (1914)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.