Imre Nagy (aktoro)
Etoso
Imre Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Nagy Imre |
Naskiĝo | la 1-an de novembro 1849 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando) |
Morto | la 5-an de septembro 1893 en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/1-2-21 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Ida Benza |
Okupo | |
Okupo | aktoro reĝisoro |
Imre Nagy [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Imre estis hungara aktoro, reĝisoro, altlerneja instruisto.
Imre Nagy [1] naskiĝis la 1-an de novembro 1849 en Pest (urbo), li mortis la 5-an de septembro 1893 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Nagy interrompis la mezlernejon kaj li aliĝis al teatra koruso, li debutis en Szabadka en 1864. Li akiris diplomon en Teatra Edukejo en 1970, poste li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto) ĝismorte. Ekde 1889 li ankaŭ reĝisoradis, ekde la sekva jaro li ankaŭ instruis en la menciita Teatra Edukejo. En 1892 li malsaniĝis, fine li sinmortis. Lia edzino Ida Benza estis operkantisto.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Reĝo Lear - Edgar
- Romeo kaj Julieta - vira titolrolo; Mercutio
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám (ĉefrolo, unue en la Nacia Teatro)
- József Katona: Bánk bán - titolrolo
- Mór Jókai: Az aranyember - Tímár Mihály (ĉefrolo)
- Johann Wolfgang von Goethe: Faust - (titolrolo, unue en la Nacia Teatro)