Imre Perényi (arkitekto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Perényi [perEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Perényi Imre estis hungara inĝeniero, profesoro, arkitekto.

Imre Perényi [1] naskiĝis en 1913 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de junio 2002 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Perényi akiris arkitektan diplomon en Moskvo (ĉar la familio tiutempe vivis en Sovetunio) en 1933. Komence li projektis industriajn konstruaĵojn en Sovetunio, poste li ankaŭ instruis kaj nature li partoprenis en la rekonstruadoj. En 1945 li hejmenvenis kaj li okupiĝis pri la postmilita rekonstruado. En 1947 li fondis arkitektan instituton. En 1949 li eklaboris en la ministerio, kie inter 1964 kaj 1968 li estis subministro. En 1951 li estis katedrestro en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Li estis rektoro inter 19691975. Inter 1956 kaj 1960 li estis ĉefarkitekto de Budapeŝto. Li doktoriĝis en 1959. Li ricevis diversajn premiojn kaj memormedalojn.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Településtervezés (1963)
  • Városépítéstan (1978)
  • Urbanisztikai kézikönyv (1987)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.