Imre Szörényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Imre Szörényi [sorEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szörényi Imre estis hungara kuracisto, fiziologo, biokemiisto, membro (korespondanta en 1950, ordinara en 1953) de Hungara Scienca Akademio.

Imre Szörényi [1] naskiĝis la 12-an de majo 1905 en Hungara reĝlando en Vágmedence (nuntempa Madunice en Slovakio). Li mortis la 17-an de januaro 1959 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Szörényi frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li ricevis diplomon en 1929. Post lernado li laboris en institutoj de Bazelo kaj Berlino. En la 1930-aj jaroj li migris al Sovetunio pro la nazioj. Inter 1934-1950 li laboris en ukraina akademio, poste li hejmenvenis. Li fondis biokemian instituton, kiun li gvidis ĝismorte. Li okupiĝis precipe pri funkcioj de la enzimoj. Li ricevis premion en 1951.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • The Influence of Alkali Cations on the Fermentation Capacity of Yeast (1935)
  • Az izom foszforkreatin-adenozindifoszfát transzferáze-ja és kölcsönös összefüggése az aktomiozinnal (1948)
  • Az elméleti fehérjekutatás néhány időszerű kérdéséről (1956)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.