Saltu al enhavo

Imre Szilvásújfalvi Anderkó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZILVÁSÚJFALVI ANDERKÓ Imre (silva:ŝu:jfalvi) estis hungara reformita pastro, verkisto, bibliografo naskita en Szilvásújfalu en la mezo de la 16-a jarcento kaj mortinta en Moldavio post 1614.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Szilvásújfalvi studis en Sárospatak kaj estis ekde 1587 instruisto tie, ekde 1589 li estis lernejestro en Nagybánya. Ekde 1591 ĝis 1595 li studis en Wittenberg, kie li estis en 1593 coetus senior de la hungaroj. En 1595 li studis en Heidelberg. Li vojaĝis en Svislando, Nederlando, Francio, Anglio. Hejme li estis rektoro (1596), ekde 1599 pastro, ekde 1604 dekano en Debreceno, ekde 1607 pastro kaj dekano en Nagyvárad. Kiel reprezentanto de la angla purisma movado li kontraŭstaris kun episkopo Lukács Hodászi kaj tial en 1610 la sinodo de Nagyvárad senigis lin de lia pastra posteno kaj la reganto Gabrielo Bethlen en 1614 ekzilis lin. Li estas konsiderita la unua hungara bibliografo, ĉar en lia kantlibro aperinta en Debreceno en 1602 li publikis la liston de kantlibrojn konatajn de li.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • In exequiis defunctorum. Halotti énekek (Debrecen, 1598, ĝi aperis plurfoje)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon