Indiga hiacintulo
En Bestoĝardeno de Rio de Janeiro, Brazilo
| ||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
| Anodorhynchus leari | ||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
La Indiga hiacintulo aŭ Leara papago (Anodorhynchus leari), konata ankaŭ kiel indiga papago, estas granda tutblua brazila papago, nome membro de granda grupo de amerikaj papagoj konataj kiel araoj. Ĝi estis unuafoje priskribita de Charles Lucien Bonaparte en 1856. La Leara papago estas 70–75 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 950 g. Ĝi estas metalecblua kun svaga, ofte apenaŭ videbla, verdeca nuanco, kaj flava makulo de haŭto ĉe la bazo de fortika, nigra beko.
Tiu papago estas rara kun tre limigita teritorio en plej orienta Brazilo. Ties vivodaŭro povas esti de 30–50 jaroj aŭ plie.
Kvankam ekzistas registroj pri tiu papago el Britio ekde la fruaj 1830-aj jaroj, ĉi tiu birdo estis ĝenerale agnoskita kiel sendependa specio nur fine de la 1970-aj jaroj. Ĝi estas malofta kun tre limigita indiĝena teritorio, kiu estis malkovrita nur en 1978, kvankam intensaj konservadaj klopodoj pliigis la mondan populacion ĉirkaŭ tridekfoje en la unuaj du jardekoj de la 21-a jarcento. Ĝi loĝas en seka dezerteca arbusta medio konata kiel caatinga, kaj ripozas kaj nestas en kavaĵoj en grejsaj klifoj. Ĝi plejparte manĝas la nuksojn de la palmospecio Syagrus coronata, kaj ankaŭ ŝtelas maizon de lokaj farmistoj. Ĝia ekologio ankaŭ ŝajnas strange ligita al brutobredado.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]
La Leara papago estis nomita laŭ la fama poeto, Edward Lear, kiu estis ankaŭ grava artisto. Estante junulo, komence de la 1830-aj jaroj, Lear publikigis libron de desegnoj kaj pentraĵoj de papagoj vivantaj en bestoĝardenoj kaj kolektoj, nome Illustrations of the Family of Psittacidae, or Parrots. Unu el liaj pentraĵoj en lia libro forte similas al tiu specio,[2][3][4][5] kaj kvankam tiam li titolis la verkon 'hyacinth macaw' (Ordinara hiacintulo) — pli granda, pli malhela specio kun malsame formita makulo de flava haŭto apud la bazo de la beko, al kiu ĝi proksime similas — ne ĉiuj konsentis, kaj kvaronjarcenton poste, en 1856, la bildo ricevis specipriskribon fare de la franca ornitologo kaj nevo de imperiestro Napoleono, princo Charles Lucien Bonaparte, kiu elektis memorigi la poeton en la specia nomo. La plej multaj aŭtoritatoj, tamen, ne estis konvinkitaj pri la distingeco de la nova taksono. La malofte vidata birdo ne estis konsiderata aparta specio ĝis 1978, kiam la german-devena, brazil-naturigita ornitologo Helmut Sick finfine lokalizis la naturan populacion.[2][3][5][6]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La Indiga hiacintulo estas 70–75 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 950 g.
La korpo, vosto, kaj flugiloj estas malhele metalecbluaj kun malforta, ofte apenaŭ videbla, nuanco de verdo, kaj la kapo estas iomete pli pala. Ĝi havas areon de palflava haŭto apud la bazo de sia beko, kaj oranĝflavajn okulringojn. Ĝi havas grandan, nigrecan bekon kaj malhelgrizajn piedojn.
La Indiga hiacintulo similas al la pli granda hiacintulo kaj la iome pli malgranda helblua hiacintulo. La hiacintulo distingiĝas per sia pli malhela plumaro, manko de verdeta nuanco, kaj malsame formita makulo de flava haŭto apud la bazo de la beko. La helblua hiacintulo estas pli pala kaj havas pli grizecan kapon.[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Illustrations of the family of Psittacidae, or Parrots. Digital Library for the Decorative Arts and Material Culture. Alirita 2010-04-08 .
- ↑ 2,0 2,1 Lear's Macaw (angle). American Bird Conservancy (20 November 2020). Alirita 11a de Oktobro 2021 .
- ↑ 3,0 3,1 Lear's macaw (Anodorhynchus leari). WildScreen. Arkive. Arkivita el la originalo je 2012-12-27. Alirita 27a de Decembro 2012 .
- ↑ Lear's macaw. SeaWorld/Busch Gardens. Animal Bytes. Arkivita el la originalo je 29a de Novembro 2010. Alirita 27a de Decembro 2012 .
- ↑ 5,0 5,1 . The Lear's Macaw. The Parrot Society UK (2000). Alirita 8a de Oktobro 2021 .
- ↑ Sick, Helmut. (1981) “About the Blue Macaws Especially the Lear's Macaw”, Conservation of New World Parrots ICBP Parrot Working Group Meeting (Technical Publication 1). St. Lucia: Smithsonian Institution Press, p. 439–44. ISBN 9781199061096.
- ↑ Species factsheet: Anodorhynchus leari. BirdLife International (2008). Alirita 24a de Julio 2008 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- American Bird Conservatory. 9a de Junio 2009. Rare Blue Parrot Back from the Brink of ExtinctionArkivigite je 2012-11-14 per la retarkivo Wayback Machine.
- World Parrot Trust Arkivigite je 2015-03-30 per la retarkivo Wayback Machine Parrot Encyclopedia – Species Profiles
- [1]Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine The Parrots International, retejo
- retejo The Blue Macaws
- ARKive – images and movies of the Lear's macaw (Anodorhynchus leari) Arkivigite je 2006-05-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2006-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Estação Biológica de Canudos – Hejmo de Indigo hiacintulo.
- [2]Arkivigite je 2014-07-17 per la retarkivo Wayback Machine retejo de The American Bird Conservancy
- [3]



