Infankongreseto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esperantlingva termino infankongreseto unuavice celas internaciajn renkontiĝojn por esperantlingvaj infanoj, kies familioj partoprenas Esperanto-kongreson kun programo ne tre interesa por infanoj kaj adoleskuloj. La plej grandaj infankongresetoj en la ĝisnuna historio de la Esperanto-movado okazas paralele al la Universala Kongreso de Esperanto - pri ili vidu la artikolon Internacia Infana Kongreseto. Sed ankaŭ la SAT-kongresoj ofte kaj iuj naciaj Esperanto-kongresoj tradicie disponigas infankongresetojn - plej menciinde la brazilaj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]