Influfondumo Sano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Health Impact Fund (FI) aŭ Influfondumo Sano (IS) estas propono por mekanismo pago-por-efikeco kiu provizus merkato-bazitan solvon por problemoj pri la evoluo kaj distribuado de medikamentoj tutmonde. Ĝi estus incito la esploro kaj disvolviĝo de novaj farmaciaj produktoj kiuj ege helpus redukti la tutmondan ŝarĝon pro malsano. La IS estas la kreado de teamo de esploristoj gvidataj de la filozofo Thomas Pogge (Yale universitato) kaj ekonomikisto Aidan Hollis (Universitato de Kalgario) kaj estas antaŭenigita fare de la ne-profita organizo Incentives for Global Health (instigoj por tutmonda sano).

Motivado[redakti | redakti fonton]

En la nuna sistemo de evoluo kaj distribuado de medikamentoj, milionoj de homoj en malriĉaj landoj mortas de malsanoj, ĉar la patentitaj medikamentoj estas por ili nepageblaj aŭ ĉar ne ekzistas medikamento por kuraci iliajn malsanojn. Nur malgranda farmacia esploro estas koncentrita sur specifaj malsanoj por la malriĉuloj. La kialo estas la malfacileco por farmaciaj firmaoj profiti de esploro kaj disvolviĝo direktita al produktoj bezonataj de la malriĉuloj. La kosto de la farmacia esploro kaj evoluo estas alta kaj verŝajne nerekuperebla de homoj en malriĉaj landoj kiuj ne povas pagi la medikamentojn. Sekve, la "Health Impact Fund" donus instigojn al famaciaj kompanioj evoluigi novajn produktojn kiuj celas malsanojn kaj kondiĉojn por kiuj ekzistantaj sistemoj malsukcesis produkti rezultojn kaj kiuj estus precipe utilaj al la malriĉuloj[1]

La distribuado de la farmacia esplorado kaj evoluado estas parte rezulto de la tutmonda patentoreĝimo establita sekve de la Interkonsento pri komerco-rilataj aspektoj de intelektaj propraĵaj rajtoj (TRIPS en la angla). Antaŭ TRIPS, landoj estis liberaj por ne apliki intelektajn propraĵaj leĝoj pri medikamentoj, kondukante al vigla genera medikamenta industrio en landoj kiel Barato. Pro TRIPS ĉiuj membroj en la Monda Organizo pri Komerco estis devigataj strikti apliki usonstilajn intelektajn propraĵajn rajtojn. Rezulte de tio, la provizado de generaj medikamentoj al malriĉaj landoj akre malgrandiĝis.[2] Laŭ la Nobel-Premiito Joseph Stiglitz, la farmacia patento-sistemo bezonas "alternativon" kiu estus "doni grandajn rekompencojn kaze de kuraciloj aŭ vakcinoj celante malsanojn kiel malario kiuj influas milionojn da homoj."[2]

References[redakti | redakti fonton]

  1. S.J. Hoffman, T. Pogge. 2011.
  2. 2,0 2,1 Joseph Stiglitz, "Scrooge and Intellectual Property Rights," British Medical Journal 333, no. 7582 (2006), pp. 1279.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]