Inkaa kolombo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Columbina inca (Lesson, 1847) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Inkaa kolombo (Columbina inca) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiuj inkludas kolombojn kaj turtojn. Ĝi estas eta kolombo de la genro Columbina kiu vivas en Ameriko.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]La specifa teritorio estas de sudorienta Usono kaj Meksiko tra Centrameriko ĝis Kostariko. La Inkaa kolombo vivas nur ĉe la Pacifika marbordo de Centrameriko. Spite la fakton, ke ĝia nomo devenas de la Inkaa imperio, tiu ĉi specio ne loĝas en iu el la landoj kiuj konsistigis tiun regionon. La Inkaa kolombo estas ofta aŭ abunda en sia teritorio kaj plivastiĝas norden kaj suden.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Inkaa kolombo atingas longon de 16.5 cm kaj pezon de 47-48 g. Ili estas sveltaj, kun grizbruna korpo kovrita de plumoj kiuj aspektas skvamecaj (pli grizblua ĉekape kaj iom ruĝecnuanca ĉebruste). La vosto estas longa kaj kvadrata, bordita de blankaj plumoj kiuj povas svingiĝi dumfluge. Tiam la subflugiloj estas ruĝecaj kile ĉe aliaj grundokolomboj kaj ĉe ekflugo la flugiloj produktas diferencigan kaj malbrueman brueton.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]
Temas pri surterema specio, kiu ariĝas en etaj aroj en malfermaj areoj inklude de arbustejoj kaj terkultivejoj. Ili povas manĝi en urbaj areoj, nutrante sin per herbosemoj kaj profitante facilan disponeblon je akvo pro agrikultura kaj suburba akvumado. La kanto, laŭta kverado kiun homo aŭdas kiel "kaŭ-kuu" aŭ "PUU-pap", aŭskulteblas el arbo, kablo aŭ alia malferma alta ripozejo kiel eĉ televida anteno.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi specio konstruas feblan neston el bastonetoj 1–8 m altan en arbo, ofte en dorna specio, kie la ino demetas du blankajn ovojn en plej oftaj ovodemetadoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Scardafella inca. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09a de Majo 2006. Ne minacata
- Sibley, David Allen, The Sibley Field Guide to Birds of Western North America. ISBN 0-679-45121-8
- Stiles kaj Skutch, A guide to the birds of Costa Rica. ISBN 0-8014-9600-4
- Columbina inca. En la Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo. Alirita 4-a de februaro .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La Inkaa kolombo (USGS) Arkivigite je 2008-01-27 per la retarkivo Wayback Machine
- La Inkaa kolombo (Pristudo de Urbaj Birdoj - Cornell)
- Fotaro de Inkaa kolombo Arkivigite je 2008-04-22 per la retarkivo Wayback Machine VIREO
- Firmoj de Inkaa kolombo[rompita ligilo] ĉe Interreta Birdo Kolekto
| ||||||||||||||||||



