Inka-Kolao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Inkakolo)
Inka-Kolao
varomarko vd
Dum 1935 - nekonata/nuntempe
Lando Peruo
TTT Oficiala retejo
vdr
Inka-Kolao en botelo kaj glaso

Inka-Kolao (marknome: INCA KOLA) estas orflava karbondioksida kafeina trinkaĵo senalkohola, kreita kaj en 1935 ekvendita de la firmo Lindley en Rímac, distrikto de la perua ĉefurbo Limo. Malgraŭ sia nomo ĝi ne gustas koka-kolaeske sed iel kremaĵe kaj iel infanmaĉgume. Esenca enaĵo venas de citronverbeno (latine: Aloysia citriodora, hispanlingve en Peruo: hierba luisa). Uje Inka-Kolao aĉeteblas en ladaj skatoloj kaj plastaj aŭ vitraj boteloj de multdiversaj grandoj.

Tenante en Peruo merkatporcion pli grandan ol Koka-Kolao kaj estante populara ankaŭ alie en Sudameriko, en Eŭropo ĝi riceveblas kvazaŭ nur en specialaĵejoj ofertantaj latin-amerikajn produktojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]