Inland Empire (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inland Empire
filmo
Originala titolo Inland Empire
Originala lingvo angla lingvo • pola lingvo
Kina aperdato 2006, 26 apr. 2007, 6 dec. 2006
Ĝenro mistera filmo, filma dramo, suspensa filmo
Kameraado David Lynch
Reĝisoro(j) David Lynch
Produktisto(j) David Lynch • Mary Sweeney • Laura Dern
Scenaro David Lynch
Filmita en Malibu • Łódź
Loko de rakonto Los-Anĝeleso
Muziko de David Lynch
Rolantoj Jeremy Irons • Justin Theroux • Harry Dean Stanton • Julia Ormond • Laura Dern • Grace Zabriskie • Diane Ladd • Cameron Daddo • Ian Abercrombie • Jerry Stahl • Jordan Ladd • Peter J. Lucas • Mary Steenburgen • Karolina Gruszka • Krzysztof Majchrzak • Terry Crews • William H. Macy • Tracy Ashton • Leon Niemczyk • Laura Harring • Scott Coffey • Naomi Watts • David Lynch • Kristen Kerr • Nastassja Kinski • Stanley Kamel • Weronika Rosati • Masuimi Max • Amanda Foreman • Jan Hencz • Bellina Logan • Nae Yūki
Produktinta firmao Absurda 
StudioCanal 
Asymmetrical Productions
IMDb
vdr

Inland Empire estas eksperimenta psikologia trilera filmo de 2006, reĝisorita kaj kunproduktorita de David Lynch.

En la geaktoraro oni inkludis oftulojn de Lynch kiel Laura Dern, Justin Theroux, Harry Dean Stanton, kaj Grace Zabriskie, same kiel Jeremy Irons, Karolina Gruszka, Peter J. Lucas, Krzysztof Majchrzak, kaj Julia Ormond. Estas ankaŭ mallongaj aperoj de aro de aldonaj aktoroj, kiel Nastassja Kinski, Laura Harring, Terry Crews, Mary Steenburgen, kaj William H. Macy. La voĉoj de Harring, Naomi Watts, kaj Scott Coffey estas inkluditaj en resumoj el la reta projekto de Lynch de 2002 nome Rabbits. La titolo devenas el tiu de metropola areo en Suda Kalifornio.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo montras nombrajn scenojn kiuj ne ŝajnas ligitaj inter ili, ne havas tre fortan rakontan koheron kaj tiel eblas malfermo al la interpretado (kelkaj okazas en Pollando, aliaj en Usono, la plimulto kun realaj roluloj, aliaj kun la roluloj homformaj kunikloj de la serio Rabbits).

En la plej longa sceno (preskaŭ unu triono de la filmo) kaj kiu ŝajnas la plej kohera, Nikki Grace (Laura Dern), aktorino, edzino de riĉulo, esperas senpacience scii ĉu ŝi estis elektita por rolo en nova holivuda produktorado. Enigma najbarino (Grace Zabriskie) vizitas ŝin kaj antaŭdiras, ke ŝi estos akceptita. Morĝaŭ, ŝi ricevas alvokon kiu anoncis, ke efektive ŝi estis elektita por la rolo.

La aktorino ekkonas sian partneron, la reĝisoron kaj startas la provludoj. Ŝi ludas la rolon de Suzanne Blue en amafera filmo titoluta Supre en la bluaj morgaŭoj (On High in Blue Tomorrows). Dum la provludoj, la reĝisoro ekkonas, ke la filmo estis jam farita sed ne finita pro misteraj tialoj; la aktorooj kiuj ludis la du ĉefrolojn estis murditaj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Laura Dern kiel Nikki Grace / Sue Blue.
  • Jeremy Irons kiel Kingsley Stewart.
  • Justin Theroux kiel Devon Berk / Billy Side.
  • Harry Dean Stanton kiel Freddie Howard.
  • Julia Ormond kiel Doris Side.
  • Diane Ladd kiel Marilyn Levens.
  • Peter J. Lucas kiel Piotrek Krol.
  • Grace Zabriskie kiel Vizitanto #1.
  • Mary Steenburgen kiel Vizitanto #2.
  • Karolina Gruszka kiel perdita junulino.
  • Krzysztof Majchrzak kiel Fantomo.
  • Ian Abercrombie kiel Henry la ĉefservisto.
  • Nae kiel stratulino.
  • Terry Crews kiel stratulo.
  • William H. Macy kiel Parolanto.
  • Tracy Ashton kiel fratino de Marine.
  • Leon Niemczyk kiel Marek.
  • Jan Hencz kiel Janek.
  • Laura Harring (voĉo) kiel Jane Rabbit.
  • Scott Coffey (voĉo) kiel Jack Rabbit.
  • Naomi Watts (voĉo) kiel Suzie Rabbit.
  • David Lynch (voĉo) kiel Bucky Lumestro.
  • Nastassja Kinski kiel la Sinjorino.
  • Ben Harper kiel Pianisto (eksterliste).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Inland Empire (film) en la angla Vikipedio.