Institut Géographique National

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Institut Géographique National (IGN) estas la la nacia geografia instituto de Francio. Temas pri ŝtata institucio, kies tasko estas la kreo, flego kaj disvastiĝo de geografiaj informoj pri Francio.

Altlernejo

La nacia instituto havas altlernejon pri la fako geografio kun la nomo École nationale des sciences géographiques (ENSG) en la planurbo Marne-la-Vallée ĉe la orienta rando de Parizo. La eduko en la nacia altlernejo daŭras 3 jarojn kaj kvalifikigas por 14 profesioj, inter alie kartografoj, geografiaj teknikistoj kaj inĝenieroj.

Esploraj instituoj

Ligitaj estas kvar esploraj instituoj, kiuj kontroliĝas fare de la nacia instituto: la instituto COGIT specialiĝis pri geografiaj informaj sistemoj kaj kartografio, la instituto MATIS pri la fako "fotogrametrio", la instituto LOEMI pri teknikaj helpiloj por geografia esplorado kaj la instituto LAREG, laboratorio pri geoezio. La nacia instituto publikigas plurajn seriojn de mapoj pri Francio, inter alie reliefajn mapojn, historiajn mapojn[1], el-satelitajn kaj el-aviadilajn fotojn, kaj sub sia emblemo ankaŭ disvastigas mapojn de ekster-franciaj regionoj kaj urboj.

Geografia centro de Eŭropo

Dum 1989, sciencistoj de la nacia geografia instituto de Francio elkalkulis ke la geografia centro de Eŭropo troviĝu ĉe la koordinatoj 54° 54′ N 25° 19′ O / 54.900 °N, 25.317 °O / 54.900; 25.317 (mapo), en la vilaĝo Purnuškės en Litovio, 17 kilometrojn norde de la urbo Vilno. La kalkulo konsideris la sekvajn limojn de Eŭropo[2]:

Dum la jaroj post la disfalo de Sovetunio, kiam multaj ŝtatoj de la eksa Orienta Bloko tre engagiĝis pri integriĝo al la Eŭropa Unio, tiu punkto, kiun multaj okcident-eŭropanoj supozus pli okcidente kaj pli sude, havis simbolan signifon. En Purnuškės konstruiĝis Eŭropa parko (litove Europos parkas).

Referencoj

  1. historiaj mapoj de IGN
  2. La geografia centro de Eŭropo, informilo ĉe la eŭropa centro apud Purnuškės, stato: aŭgusto 2006

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la IGN de Francio