Instituto Nacional de Industria

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Instituto Nacional de Industria (INI) (Instituto nacia de la industrio) estis oficiala ento de la hispana ŝtato, fondita de Juan Antonio Suanzes Fernández, en 1941 dum frankisma periodo por antaŭenigi industrian disvolviĝon de hispana ekonomio post Hispana Enlanda Milito.

Entreprenoj[redakti | redakti fonton]

La INI fondis plurajn industriajn entreprenojn, kiuj estis la ĝermoj de la plej grandaj hispanaj nuntempaj firmaoj.

Kelkaj el tiuj ŝtataj entreprenoj estis: Ensidesa (ŝtalo), Enasa (ŝarĝaŭtoj), Seat (aŭtomobiloj), Ence, Endesa (energio), Endasa (aluminio), EN Calvo Sotelo (petrolo), EN Bazán (armiloj), EN Santa Bárbara (armiloj), Atesa, Entursa (turismo)...

Tiuj nomoj komencantaj de EN signifas "Entrepreno Nacia" (Empresa Nacional).

Malgraŭ tio, hispanaj ŝtataj monopoloj laŭleĝe, kiel Campsa (benzinstacioj), RENFE (trajnoj), Tabacalera (tabako) aŭ Telefónica (telekomunikoj) neniam estis parto de INI.

Historio[redakti | redakti fonton]

El sia fondo la INI ŝtatigis kelkajn iamajn entreprenojn kiel Hispano-Suiza.