Hispano-Suiza
Hispano-Suiza | ||
---|---|---|
Hispano-Suiza Fábrica de Automóviles, S.A. | ||
![]() | ||
Jura formo | publika kompanio | |
Fondita | 14-an de junio 1904 | |
Sidejo | La Sagrera | |
Lando | Francio | |
Agokampo | aviada motoro • automotive engine • aŭtomobilo • aviadilo • armilo | |
Malfondita | en 1937 | |
filiaj kompanioj | Pegaso • La Hispano-Suiza • Société Française Hispano-Suiza [#] | |
Posedataj kompanioj | Ballot [#] | |
TTT | Oficiala retejo | |
Hispano-Suiza estis hispana entrepreno por fabrikado de aŭtoj de lukso kaj kurkonkurenco, kiu havis ankaŭ branĉon por la dezajno kaj fabrikado de motoroj de aviadiloj, motoroj de ŝipoj, vehikloj de transporto kaj militaj, same kiel de armiloj.
La firmao estis fondita en Barcelono en 1904 fare de la hispanaj entreprenistoj Damián Mateu Bisa, Francisco Seix Zaya kaj la svisa inĝeniero Marc Birkigt. La entrepreno havis grandan disvolvigon dun la dua kaj tria jardekoj de la 20a jarcento.
Ties branĉo de aŭtoj estis ŝtatigita fare de la Instituto Nacional de Industria (INI) en 1946. Post la ŝtatigo oni kreis ENASA, kiu dediĉis sin al la fabrikado de aŭtoj de lukso kaj kamionoj sub la marko Pegaso.[1] En 1920 okazis la ŝtatigo de la branĉo de motoroj por aviadiloj kun sidejo en Francio fare de la franca registaro, kiu kreis la Société Française Hispano Suiza, S. A., poste absorbita de Snecma, filio de la franca grupo SAFRAN en 1968.[2]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Hispano-Suiza (1904 - 1946) «Hispano-Suiza (1904-1946)». Autopasion18.com.Alirita la 18an de januaro 2019.
- ↑ «History». Web Hispano Suiza SA. Alirita la 18an de januaro 2019.